Kenafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
kenafo
kenaf-planto
kenaf-planto
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Genro: hibisko Hibiscus
Specio: H. cannabinus
Hibiscus cannabinus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kenafo (Hibiscus cannabinus) estas tropika ĝis subtropika planto el la familio de Malvacoj, kiu estas kultivata por ricevi la samnomajn fibrojn kaj oleon.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kenafo havas pivotradikon. Tre malvaste kultivitaj ĝi povas kreski senbranĉe ĝis kvar metroj. La tigoj havas asprajn harojn kaj rigidharojn. Depende de la kultivaro ili estas verdaj aŭ rugecaj ĝis violkoloraj. La molharaj folioj estas longaj, kun tigetoj. La epiteto cannabinus (= kanabosimila) venas de la simileco al la foliformo de kanabo.[1] Depende de la kultivaro la plantoj estas mane lobaj ĝis integrarandaj.

Floro de kenafo

La floroj sidas unuope en la supraj foliingoj. Ili estas grandaj, blankaj ĝis flavaj kaj havas malhelruĝan makulon je la bazo. La floroj malfermiĝas antaŭ la sunsubiro kaj forvelkas jam je meztago de la sama tago. Plejparte ekzistas memfertiligado. La kapsulfruktoj estas eĝaj kaj havas fajnajn harojn. Ilin ĉirkaŭas malmoliĝintaj pikilhavaj sepaloj. Maturiĝante la kapsuloj kun kvin klaboj malfermiĝas kaj liberigas la 5 x 3 milimetroj grandaj semojn. Tiuj estas grize nigraj kaj kojnforme eĝaj. Ili entenas 15 ĝis 20 % de duonseka oleo.

La plantŝelo enhavas 2,5 ĝis 5 % da fibroj. Unu fibro estas longas 1,5 ĝis 11 milimetrojn (averaĝe 2,4 mm). La diametro estas 12 ĝis 36 mikrometroj (averaĝe 20 mikrometroj).

Kenafo estas diploida ĉe kromosomonombro de 2n = 36.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Kenafo originas en la afro-azia regiono. Ĝi ne toleras froston kaj tiel ĝi kreskas en Mezeŭropo nur kiel unujara planto. Sen frost la planto povas kreski plurajn jarojn.[1] La ĉefa kultivregiono estas Barato, Ĉinujo kaj Sudorienta Azio.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Kultivado en Mezeŭropo[redakti | redakti fonton]

Produktkvantoj[redakti | redakti fonton]

Tutmonda produkado de fibroj de la kategorio "Kenafo kaj similaj fibroj" 2007/08[2]

regiono kvanto en t
mondo 341.120 t
Azio 279.150 t
Ĉinujo 86.800 t
Latinameriko kaj Karibiko 38.080 t
Afriko 13.190 t
Brazilo 26.100 t
Proksima Oriento 10.500 t
Kubo 10.000 t
Kameruno 6.500 t

precizajn nombrojn pri la tutmonda produktado de kenafo ne ekzistas. La ONA de UN kenafo estas menciita en la kategorio "Kenafo kaj similaj fibroj.[2] Al la jutosimilaj fibroplantoj ekzemple apartenas sabdarifo.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Kenaffibroj[redakti | redakti fonton]

kenaffibroj

Se kenafo estas uzata por ricevi fibrojn, la poherktara rikolto estas inter 1,8 kaj 2,5 tunoj, optimalkaze 3,5 unoj po hektaro. La fibro estas el la basto de la tigoj, tial la kenaffibro apartenas al la grupoj de bastfibroj. La fibroj simlas al tiuj de juto, sed enhavas ĉ. 5 % malpli da lignino, tial ili estas malpli sensivaj kontraŭ lumo. La kenaffibro konsistas el 44-57 pezo-% celulozo, 15-19 pezo-% lignino, 22-23 pezo-% pentosano kaj 2-5 pezo-% cindro.[3]

Kenafo estas uzata por fari ŝnurojn aŭ saktukon. Novaj uzebloj estas kiel konstruterialo kaj materialo por absorbi. Kenafo ankaŭ estas uzata por fari paperon.

Kenaffibroj povas esti uzataj por plifortigi platajn fibrojn. Kiel multaj aliaj naturfiroj kanafo havas banajn mekanikajn ecojn ĉe malgranda denseco. Ankaŭ el ekonomiaj vidpunktoj kenafo estas interesa. [4] Ankaŭ en kombino kun polipropileno eblas fari Naturfibrajkombinaj materialoj, kiuj estas ekstreme firmaj koncerne tirado kaj fleksigado.[5]

Kenafsemoj[redakti | redakti fonton]

Se kenafo estas uzata por ricevi oleon, la pohektara rikoltokvanto estas 0,7 ĝis 1,0 tunoj. La oleo el kenafaj semoj estas uzataj por teknikaj celoj, sed ankaŭ kiel nutraĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 K.U. Heyland, H. Hanus, E.R. Keller: Ölfrüchte, Faserpflanzen, Arzneipflanzen und Sonderkulturen, Eugen Ulmer KG, Stuttgart-Hohenheim, 2006, S. 309-310. ISBN 3-8001-3203-6
  2. 2,0 2,1 FAO: Jute, Kenaf, Sisal, Abaca, Coir and Allied Fibres pdf
  3. Frederik T. Wallenberger und Norman Weston (Hrsg.): "Natural fibres, plastics and composites", Kluwer Academic Publishers, Dordrecht, Niederlande, 2004, S. 159. ISBN 1-4020-7643-6
  4. NEC Announces Development of High-Strength Highly Heat Resistant Bioplastic - Featuring polylactic acid reinforced with kenaf fiber. Pressemitteilung der Firma NEC vom 3. Februar 2003.
  5. M. Zampaloni, F. Pourboghrat, S.A. Yankovich, B.N. Rodgers, J. Moore, L.T. Drzal, A.K. Mohanty, M. Misra: Kenaf natural fiber reinforced polypropylene composites: A discussion on manufacturing problems and solutions. Composites: Part A, Ausgabe 38, 2007; S. 1569–1580

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gunther Franke (Hg.): Nutzpflanzen der Tropen und Subtropen. Band 2: Spezieller Pflanzenbau. Ulmer, Stuttgart 1994, S. 354-359. ISBN 3-8252-1768-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]