Saltu al enhavo

Kenneth Grahame

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenneth Grahame
Persona informo
Kenneth Grahame
Naskiĝo 8-an de marto 1859 (1859-03-08)
en Edinburgo
Morto 6-an de julio 1932 (1932-07-06) (73-jaraĝa)
en Berkshire
Tombo Holywell Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater St Edward's School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Elspeth S. Thomson (en) Traduki (1899–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Alastair Grahame (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
romanisto
verkisto de porinfana literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1893–1932 vd
Verkado
Verkoj La Vento en la Salikoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kenneth GRAHAME, naskiĝinta la  8-an de marto 1859 (nun 1859-03-08) en Edinburgo kaj mortinta la 6-an de julio 1932 en Berkshire estas angla romanisto, ĉefe konata pro sia libro The Wind in the Willows ("La vento en la salikoj"), klasikaĵo de la porinfana literaturo, origine verkita por sia filo kiu kunhavis obstinecon kun Toad, unu el la roluloj.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Kenneth Grahame iĝis orfo kaj vivis kun sia avino. Post studado en Oxford, li ne sukcesis aniĝi al universitato kaj laboris en la Banko de Anglio ĝis sia emeritiĝo. Lia ofico lasis al li tempon por iĝi ĵurnalisto poste novelisto. Li publikigis Pagan Paters en 1893, The golden Age en 1895, Dream days (kiu enhavas la faman "The reluctant dragon"), kaj finfine la romanon The wind in the willows en 1908. En tiu ĉi romano disvolviĝas rakonton de la historion de grupo de bestoj ĉe la bordo de la Tamizo en Anglio. La bonaj amikoj - rato, talpo, melhundo kaj bufo travivas aventurojn, sed ĉiam konservas valorojn de respekto, lojaleco kaj amikeco. La romano gajnis dramigitajn kaj filmitajn versiojn, kaj ankoraŭ estas inter la plej legitaj infanlibroj ĝis nun, ĉirkaŭ cent jarojn post kiam ĝi estis verkita. .

Li poste ĉesis verki. Mallonga postmorta novelo, titolata Berthie's escapade, estis publikigata en 1949.

Kenneth Grahame edzinigis Elspeth Thomson en 1899, ili havis unu filon, Alastair, naskiĝinta en 1900 kaj mortinta en 1920. Li mortis la 6-an de julio 1932 en Berkshire kaj estis entombigata en Oxford.