Khato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Blua hadags ligita al ŝtono ĉe la eksa Manjusri Monaĥejo, Mongoli

Khato (tibete: ཁ་བཏགས་ ; dzonke: བཀབ་ནས kapni, mongole: хадаг IFA: [χɑtɑk], nepale: खदा khada) estas tradicia ceremonia koltuko (ŝalo) en la tibeta budhismo. Ĝi devenas el la tibeta kulturo kaj estas kutima en kulturoj kaj landoj kie la tibeta budhismo estas praktikata.

La khato simbolas purecon kaj kompaton kaj estas portata aŭ prezentata kun incenso ĉe multaj ceremoniaj okazoj, inkluzive naskiĝojn, geedziĝojn, enterigojn, diplomiĝojn kaj la alvenon aŭ foriron de gastoj. Ĝi estas kutime farita de silko. Tibetaj khatoj estas kutime blankaj, simbolante la puran koron de la donacanto, kvankam estas tre kutima trovi ankaŭ flav-orajn khatojn .[1][2] Tibetaj, nepalaj kaj butanaj khatoj montras la aŝtamalgalon. Ekzistas ankaŭ specialaj multkoloraj khatoj. Mongola khato estas kutime blua, simbolante la ĉielon. En Mongolio, khatoj estas ankaŭ ofte ligitaj al obooj, stupaoj aŭ specialaj arboj kaj ŝtonoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Khata/Tibet "roof of the world". Oracle ThinkQuest Education Foundation. Alirita 2010-02-04.
  2. "Ethnic Culture Thrives After Sichuan Quake", China Daily, 2012-05-10. Kontrolita 2012-05-15.