Kim Ĝong-nam
| Kim Ĝong-nam | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| 김정남 | ||
| Naskiĝo | 10-an de majo 1971 en Pjongjango | |
| Morto | 13-an de februaro 2017 (45-jaraĝa) en Kualalumpura Internacia Flughaveno | |
| Mortis pro | hommortigo | |
| Mortis per | venenado | |
| Lingvoj | korea vd | |
| Loĝloko | Pjongjango • Makao vd | |
| Ŝtataneco | Nord-Koreio Ĉinio | |
| Alma mater | Universitato Kim Il-sung | |
| Partio | Korea Laborista Partio | |
| Familio | ||
| Patro | Kim Ĝong-il | |
| Patrino | Song Hye-rim (en) | |
| Gefratoj | Kim Ĝong-un, Kim Jong-chul (en) | |
| Edz(in)o | Lee Hye-kyung (en) Shin Jong-hui (en) Myung-ra (en) | |
| Infanoj | Kim Han-sol (en) ( Kim Hyun-kyung (en) ( nekonata valoro Kim Kum-sol (en) ( Kim Sol-hui (en) ( nekonata valoro | |
| Profesio | ||
| Alia nomo | Pang Xiong vd | |
| Okupo | politikisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
KIM Ĝong-nam (koree 김정남) (naskiĝis la 10-an de majo 1971, mortis la 13-an de februaro 2017) estis la plej aĝa filo de Kim Ĝong-il, la antaŭa estro de Nord-Koreio.
Li provis eniri Japanion uzante falsan pasporton en majo 2001. Tio estis por viziti Disneyland-on en Tokio. Tio kaŭzis la malaprobon de lia patro.[1] La pli juna duon-frato de Kim Ĝong-nam, Kim Ĝong-un estis farita heredanto en septembro 2010.[2]
En junio 2010, Kim Ĝong-nam donis mallongan intervjuon al Associated Press en Makao.[3] Li diris al la ĵurnalisto ke li havis "neniun planon" por dizerti al Eŭropo. La gazetaro antaŭnelonge diris tion.[3] Kim Ĝong-nam vivis en apartamento en Insulo Coloane en la suda pinto de Makao ĝis 2007.[4] Anonima sudkorea oficialulo raportis en oktobro 2010 ke Ĝong-nam ne vivis en Makao jam de "monatoj", kaj nun iras inter Ĉinio kaj "alia lando".[4]
Kiam lia patro mortis, Kim Ĝong-nam ne ĉeestis la funebron. Tio estis por ĉesigi rumorojn pri sukcedo.[5]
Li mortis la 13-an de februaro 2017. Li estis murdita per pikoj de venenitaj kudriloj en Internacia Flughaveno de Kuala-Lumpuro, Malajzio.[6]
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]La sudkorea ĵurnalo Chosun Ilbo diris ke Kim Ĝong-nam havas du edzinojn, almenaŭ unu amantinon, kaj plurajn infanojn.[4] Lia unua edzino Shin Jong-hui (naskiĝinta ĉirkaŭ 1980) kaj ilia filo Kum-sol (naskiĝinta ĉirkaŭ 1996) vivas en domo nomita Dragon Villa en la norda suburbo de Pekino.[4] Lia dua edzino Lee Hye-kyong (naskiĝinta ĉirkaŭ 1970), ilia filo Han-sol (naskiĝinta ĉirkaŭ 1995) kaj ilia filino Sol-hui (naskiĝinta ĉirkaŭ 1998) vivas en apartamento en Makao.[4] La amantino de Ĝong-nam, antaŭa stevardino de Air Koryo So Yong-la (naskiĝinta ĉirkaŭ 1980), ankaŭ vivas en Makao.[4]
La amaskomunikiloj ofte donas atenton al Ĝong-nam pro lia ludmanio kaj ekstravaganca elspezado.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Huffington Post artikolo: "Kim Jong Nam, North Korean Leader's Son, Denies Plans To Defect."
- ↑ Christian Science Monitor artikolo: "Kim Jong-un confirmed North Korean heir ahead of massive military parade."
- 1 2 The Seattle Times artikolo: "NKorean leader's son gives interview."
- 1 2 3 4 5 6 Chosun Ilbo artikolo: "Where Is Kim Jong-il's Eldest Son?."
- ↑ Kim's eldest in 'secret visit' to see body (AFP, Januaro 1, 2012)
- ↑ http://www.reuters.com/article/us-northkorea-malaysia-kim-idUSKBN15T1DN
- ↑ http://wordswithmeaning.org/2012/02/kim-jong-ils-son-gets-kicked-out-of-casino[rompita ligilo]
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Kim Jong-nam" en la simpla angla vikipedio (fonta versio 5602572). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||

