Kinejo Merkur (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasado de la forbrulita eksa kinejo en 2010.
Stato en decembro 2014 post la komencita malkonstruo: videblas ankoraŭ kelkaj sidlokaj vicoj.

La Kinejo Merkur (germane: Merkur-Filmtheater) estis la plej grava filmoteatrejo de Arnstadt, Bahnhofstraße nr 32.

Historio[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de la 1927-a jaro la posedanto de la kinejo Lichtspielhaus an der Weiße, s-ro Johannes Mohr, furoris per pli granda kinejoprojekto. Li komencis la starigon de nova kinejo apud la BC, en la Bahnhof-strato. La konstrulaboroj komenciĝis en majo de 1927 kaj jam en oktobro 1927 la modernega filmteatrejo finkonstruitis. Posedanto kaj direktoro Mohr, kiu jam dum 25 jaroj laboris kinematografie, nomis ĝin IMA-Lichtspiele (mallongigo por Iohannes Mohr Arnstadt). Ekestris la tuton Mohr mem.

Arkitekto de la konstruaĵo estis Ernst Flemming el Vajmaro. Ĝi havis 35 metrojn da profundeco, 15 metrojn da longeco kaj 18 metrojn da alteco. Malpost la antaŭa fasado estis, apud la granda liberaera ŝtuparo kondukanta en la internon, vendejo kaj kafejo. La konstruaĵo mem entenis ankoraŭ tri loĝejojn en siaj superaj etaĝoj .

Post grimpado de la ŝtuparo oni alvenis per la ĉefa enirejo en la kasejon, al kiu limiĝis vestiblo eleganta. Tie ĉi estis ankaŭ la alirejoj al la spektantarejo kaj al la loĝioj. Larĝa ŝtuparo kondukis malsoben al la vestiblo por la tieaj vicoj. Tie estis, kie ankaŭ unu etaĝon pli malsupre, toaletoj kaj vestogardejo.

La kinejo en la pli mallarĝa senco de la vorto estis masiva konstruaĵo kun kadro el ferobetono. La plafono ankaŭ estis kun feraĵoj kaj ligna tegaĵo (pro akustikaj kialoj). La halo por la spektantoj estis 18 memtrojn longa, 15 metrojn larĝa kaj 10 metrojn alta. Li havis ĉ. 800 sidlokojn (el kiuj 300 sur la superaj vicoj).

Inaŭguro okazis vendrede, la 28-an de oktobro 1927. La entrepreno de Johannes Mohr estis viktimo de la Granda depresio. Mohr perdis sian konstruaĵon cedante ĝin al egkapitalisma entrepreno. La transprenon per tiu ĝi grundvenda societo kaŭzis nomoŝanĝon: ekde septembro 1928 la filmteatro nomis Merkur-Lichtspiele. Direktis la novan kinejon s-ro Paul Götze el Vajmaro, spertulo, kiu direktis tie tri kinejojn.

Alia kompaniano nome Georg Stoltze mortis en la 2.11.1938 kaj lia edzino Angelika Stolze (fraŭlina nomo: Hesse, el Erfurto) ekkompanianinis.

De post 1944[redakti | redakti fonton]

En la 6.2.1945 la filmteatrejo damaĝitis dum bombardado kaj devis fermi la pordojn. Post longega, sed profunda restaŭrado ĝi remalmfermitis en la 21.1.1958. La filmekrano nun havis larĝecon de 11 metroj kaj la projekcisistemo estis la plej moderna (teknikoj "Totalvision" kaj "Cinemascope"). Tiam la kinejo nombriĝis inter la plej belaj filmteatrejoj en la tuta GDR-Distrikto Erfurt. La unuan filmon kun tutspaca sonreproduktado la Arnstadt-anoj ĝuis en la 10.4.1959. En tiu tago oni ludigis la filmon Ilja Muromez. Krom la 3 ĉescenejaj laŭtparoliloj helpis bonetosigi la projekcion 18 specialaj efektparoliloj. Je la fino de la 1960-aj jaroj venis nova, tre postula sistemo kiu plibonigis la kvalitojn imagan kaj sonan senteble: 70-mm-filmoj kun magnetsa onado sur ses kanaloj. La unuan tian fare de DEFA produktitan filmon Hauptmann Florian von der Mühle (kie aktoris i.a. Manfred Krug) oni povis spekti en la 22.8.1969.

Malfloro kaj fermo[redakti | redakti fonton]

En 1992 restis en Arnstadt el bunta gamo da kinejoj nur unu, la Merkur-filmteatrejo. Tiun vendis Treuhandanstalt al Universum Film AG en Düsseldorf. La novaj posedantoj konfirmis je la fino de majo 1992 ke ili ne volus fermi la kinejon nesciante kiu estus seminta tiajn onidirojn kalumniajn (respondo de Rudolf Reulbach, sekcio revizio kaj entreprena organizado, je la demando de la gazeto Thüringer Allgemeine). Tri jarojn poste okazis tamen la lasta filmoprojekcio, en la 18.3.1995. Montritis la filmo Cinema Paradiso. La du lastaj dungitoj Großmann kaj Gäng maldungitis fine de junio.

En la 24.2.2010 faritis la definitiva fino de la Merkur-teatrejo, kiam ĝi forbrulis. En februaro de 2014 oni komencis malkonstrui la kinohalon, post kiam la nemoveblaĵo akiritis fare de erfurta konstru-firmao. La konstruaĵo denove fariĝos loĝdomo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]