King Kong
King Kong | |
---|---|
literatura rolulo • filma rolulo • monstro • movbilda persono • japana monstrego • fictional ape | |
Originala titolo | King Kong |
Kina aperdato | 2 mar. 1933 |
Muziko de | Max Steiner |
Rolantoj | Fay Wray |
King Kong estas nomo de fikcia figuro de grandega simio el Insulo de Kranioj, kiu estis de la jaro 1933 multfoje filmita. Plej multe pionira por tiu ĉi nomo estas filmo el 1933, filma refaro estas el la jaroj 1976, 2005 kaj aliaj.
En la origina verko la simio nomiĝas Kong - ĝi ricevis la nomon de loĝantoj de Insulo de Kranioj en Hinda oceano, kie Kong vivis kun aliaj same superkreskintaj bestoj kiel ekz: pleziosaŭro, pterosaŭro kaj dinosaŭro. Aldonan nomon King (reĝo) ĝi ricevis de usona filma ekspedicio gvidita de Carl Denham, kiu ĉasis Kongon kaj alveturigis ĝis Novjorko al ekspozicio. Kong forkuris kaj grimpis sur Empire State Building (en refilmigo el 1976 ĝi grimpis sur World Trade Center), kie ĝi estis pafmortigita per aviadiloj, kvankam eksonis "tio estis belulino, kiu mortigis la monstron" - Kong nome grimpis tien sole tial, ke ĝi savu aktorinon Ann Darrow (Dwan en la refilmigo el 1976). Eĉ kiam fakte mortigis ĝin Carl Denham, kiam li alveturigis ĝin Novjorkon.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]- King Kong (1933). La origina filmo estas menciata pro siaj fruaj specialaj efektoj dum uzo de truko haltu-movu modelojn, animatronike kaj evokativa okazintaĵo.
- Filo de Konga (1933) (Son of Kong). Daŭrigo estis la saman jaron, la konzerno denove sendas ekspedicion al Insulo de Kranioj, kie la ekspedicio trovas filon de Kong.
- King Kong vs. Godzilla (1962) - Filmo produktita de Toho Studios en Japanio. Ili vivigis la figurojn dum uzo de teknikoj kun farboj. La versio de Kong de Toho estas unu el kvin plej bonaj refilmigoj de la origina filmo.
- Eskapo de King Kong (1967) (King Kong Escapes) - Alia filmo de Toho, kie Kong estas mekanika.
- King Kong (1976). La refarita refilmigo de filma produktoro Dino De Laurentiis, eldonita de Paramount Pictures, kaj reĝisorita de John Guillermin. Rolas Jessica Lange, Jeff Bridges kaj Charles Grodin. La filmo akiris malunuecan kritikon, sed ĝi estis komerce sukcesa kaj ties reputacio post kelkaj jaroj pliboniĝis. La kunvenkinto de Oskaro pro specialaj efektoj (komune kun Logan's Run).
- King Kong vivas (1986) (King Kong Lives) - Eldonita de De Laurentiis Entertainment Group (DEG). Tie rolis Linda Hamilton.
- King Kong (2005) - Universal Pictures faris refilmigon de la originalo (sed ili lokigis la okazintaĵon en la saman tempan periodon) reĝisoritaj de venkinto de Academy Awards de Nov-Zelanda reĝisoro Peter Jackson, kiu estas plej multe konata pro reĝisorado de filma trilogio La Mastro de l' Ringoj. La plej bona interpretado de Kong estas ankaŭ la plej longa. Ĝi gajnis tri premiojn de Academy Awards pro vidaj efektoj, miksado de sonoj kaj sonredaktoj.