Jessica Lange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jessica Lange
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
Ambasadoro de bona volo de UNICEF
Lange PF 2013.JPG
Persona informo
Naskonomo Jessica Phyllis Lange
Naskiĝo 20-an de aprilo 1949 (1949-04-20) (71-jara)
en Cloquet
Etno White American [#]
Loĝloko Cloquet • ParizoVirginioNov-MeksikoMinesotoNovjorkoMadrido [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Cloquet High School • Universitato de Minesoto [#]
Partio Demokrata Partio [#]
Subskribo Jessica Lange
Familio
Edz(in)o Paco Grande [#]
Amkunulo Miĥail BariŝnikovSam Shepard [#]
Infanoj 3
Profesio
Okupo filmaktoro • fotisto • teatra aktoro • televida aktoro • manekenoproduktoro [#]
Aktiva dum 1976– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Jessica Phyllis LANGE (naskiĝis la  20-an de aprilo 1949(nun 1949-04-20)) estas usona aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro estas Albert John Lange (1913–1989) kaj ŝia patrino estas Dorothy Florence (el familio Sahlman; 1913–1998). Unu el ŝiaj pliaĝaj fratinoj estas Nancy Ann Lange la edzino de Prezidento de Peruo Pedro Pablo Kuczynski.

Jessica Lange studis arton en la Universitato de Minnesota antaŭ ol iri al Parizo. Ŝi revenis al Nov-Jorko en 1973 kaj vizitadis kursojn de interpretado dum ŝi laboris kiel manekeno.

En 1976, la reĝisoro Dino De Laurentiis kontraktis ŝin kiel protagonistinon en refaro de King Kong kie ŝi komencis kaj preskaŭ finis sian karieron, pro la severaj kritikoj kiujn ŝi ricevis. Tamen, post ŝia rolado en la refaro de The Postman Always Rings Twice de Bob Rafelson en 1981, kritikoj tute ŝanĝiĝis.

Ŝia rolado en ŝia sekvanta filmo, Frances (1982), en kiu ŝi personigis la aktorinon Frances Farmer, estis tre laŭdita. La saman jaron, ŝi ricevis Oskaron por plej bona aktorino en dua rolo por la komedio Tootsie (1982). Dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi daŭre faris bonajn interpretadojn, kaj gajnis Oskaron por plej bona aktorino en 1994, pro ŝia rolado en Blue Sky.

En 1992, ŝi debutis en Broadway kun Alec Baldwin, en adapto de Tennessee Williams de A Streetcar Named Desire.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]