Alec Baldwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Alexander Rae "Alec" Baldwin III (3a de Aprilo, 1958)[1] estas usona aktoro, produktoro, kaj komediisto. Kiel membro de la familio Baldwin, li estas la plej aĝa el la kvar fratoj Baldwin, ĉiuj bone konataj aktoroj.

Baldwin dekomence akiris agnoskon aperante en sezonoj 6a kaj 7a el la dramo de CBS televido Knots Landing, en la rolo de Joshua Rush. Li ekde tiam ludis rolojn kaj protagonistajn kaj duarangajn en filmoj kiaj la terurkomedia fantazia filmo Beetlejuice (1988), kiel Jack Ryan en la trilero The Hunt for Red October (1990), la romantisma komedio The Marrying Man (1991), la prisuperheroa filmo The Shadow (1994), kaj du filmoj reĝisorita de Martin Scorsese: nome biografia filmo pri Howard Hughes nome The Aviator (2004) kaj la krimdrama The Departed (2006). Lia ludado en la romantisma dramo The Cooler de 2003 havigis al li nomumon por la Oskar-premio pro plej bona duaranga aktoro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alec Baldwin Biography. Biography.com (A&E Networks). Alirita 27a de Oktobro, 2011.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Brown, Scott (15a de decembro 2009). "Stay in the Game: The Fall and Rise of Alec Baldwin". Wired (Condé Nast Publications) (January 2010): 86–87. [1] Baldwin, Alec (2008). A Promise to Ourselves: A Journey Through Fatherhood and Divorce. New York: St. Martin's Press. ISBN 978-0-312-36336-9. OCLC 222666774. [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]