Preĝejo Maria de la Neĝo (Pécs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Maria de la Neĝo
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs-Kaposvár
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Maria de la Neĝo estas romkatolika pilgrimloko en Hungario, en urbo Pécs.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1690 epidemio pri pesto okazis en Pécs, la loĝantoj votis, ke depost fino de la epidemio ili konstruas votan kapelon. Ĝi pretiĝis en 1697. En 1710 la kapelo parte bruldetruiĝis, poste tie servis konstanta gardisto. Sonorilo alvenis en 1713, orgeno en 1724. En 1780 la kapelo bruldetruiĝis, poste rekonstruiĝis. En 1844 la kapelo ricevis permeson de la papo pri pilgrimado. Laŭ proklamo de György Udvardy ĝi estas jam kirko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en flanko de monto. Apude situas ŝtona kruco farita en 1878, alia kruco situas en la proksimeco ekde 1900. En mezo de la fasado malsupre la enirejo funkcias, plej supre la malalta kvadrata turo altiĝas. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Marian kun Jesuo. Tio estas oficiala kopio pri bildo en Baziliko Sankta Maria la Granda. Apude staras 2 lignaj skulptaĵoj pri Sankta Roĥo kaj Sankta Jakobo. La moderna altaro mem estis farita en la 1970-aj jaroj. La 2 flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Floriano kaj Sankta Sebastiano.

Kermeso okazas en la 5-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.