Preĝejo Sankta Spirito (Csurgó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Sankta Spirito
Kirko Sankta Spirito en Csurgó
Kirko Sankta Spirito en Csurgó
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csurgó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Csurgó
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Sankta Spirito estas eklezia historia monumento en Hungario, en Csurgó.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Malta Ordeno konstruis en Csurgó monaĥejo-burgon, hospitalon kaj preĝejon. Oni supozas, ke el tiuj konstruaĵoj nur la burga turo restis - nun apartenaĵo de la kirko. La rifuĝinta hungara reĝo Béla la 4-a (Hungario) tie tranoktiĝis en 1241. En la sekvaj tempoj la monahejo iĝis aŭtentika loko, kiu signifis tion, ke ĉi tie oni gardis ekzempleron el la dokumentoj. Se okazis ia dubo, la tiea dokumento estis pruvo. En 1550 la loĝantoj prenis la kalvinismon. En 1556 la turkoj okupis Csurgó-n, la preĝejo iĝis moskeo. Inter 1594-1600 la hungaroj reokupis la lokon, ili faris preĝejeton el la moskeo. Post denova turka erao en 1690 la restintaj hungaroj estis kalvinanoj, sed en 1722 jam la katolika grupo refondiĝis en Csurgó. Inter 1731-1738 plena trakonstruo okazis, nur unu el la turoj restis, la baroka navo estis alkonstruita. Plena arkeologia esploro neniam okazis, oni konjektas restaĵojn en pluraj apudaj lokoj. La orgeno estis farita en 1897.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola sur malalta monteto. En mezo de la fasado la turo estas kvarlatera, kiu post transiro pli supre estas oklatera. Okulfrapaj estas la mallarĝaj fenestroj, kiuj iam estis konvenaj por pafado. La turopinto estas piramido. Ĉe piedo de la turo estas la enirejo. Post la navo la absido estas seslatera.

Pilgrimloko[redakti | redakti fonton]

La apuda puto estas pilgrimejo (vojo pri Maria), onidire pro reĝo Béla, kiu trinkis el la akvo. En korto de la kirko estas videbla ankaŭ nun ornama puto.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Pentekosto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.