Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Harka)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo
preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Harka
preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Harka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Harka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Sopron
paroĥo en Kópháza
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfruromaniko, malfrugotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Alto 25 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Harka, sur malalta monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la romanika preĝejo okazis en 1309, la paroĥo ekfunkciis en 1430, samtempe la preĝejo estis renovigita. En 1450 la turo estis malkonstruita kaj sakristio estis konstruita. En 1636 la paroĥo refondiĝis, ĉar pli frue la loĝantoj luteraniĝis. En 1644 oni konstruis la pilierojn, 2 galeriojn kaj barokajn fenestrojn, en 1658 vastan novan turon. Ekde 1673 la preĝejo denove apartenis al la katolikoj. En 1893 la sanktejo estis pentrita kaj nova ĉefaltaro estis kreita. En 1969 plena renoviĝo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en herbejo, sed tre proksime al la ĉefstrato. La fasado estas la kvadrata turo mem, malantaŭe la iomete pli larĝa navo etendiĝas. La enirejo troviĝas meze de la turo, sed estas alia malfrugotika enirejo en la dekstra flanko. La origina absido estas duonronda. Menciindas freskoj pri apostoloj Petro kaj Paŭlo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.