Kiskunhalas
Kiskunhalas (kiŝkunhalaŝ) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono Kiskunhalas, kies centro estas. La nomo signifas eta-kumana-fiŝa. Apude troviĝas lago, verŝajne pri ties fiŝoj devenas la nomo.
Bazaj informoj
- Areo: 228 km²
- Loĝantaro: 29300
- Poŝtkodo: 6400
- Telefonprefikso: 77
Situo
Kiskunhalas situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Subotica, laŭ fervojoj Budapeŝto-Beogrado kaj Kiskunfélegyháza-Bátaszék. Budapeŝto troviĝas 130 km-ojn for.
Historio
La tatara invado maldensigis la loĝantaron en 1241, tial poste reĝo Adalberto la 4-a setligis kumanojn inter riverojn Danubo kaj Tiso. Ili fondis la komunumon en 1290, kiu ricevis la rangon kampurbo en 1436. Dum la turkoj la urbeto pluvivis kun multe da suferoj. Post la turka erao la Habsburgoj senrajte hipotekis la urbeton en 1702 al la Ordeno de germanaj kavaliroj. La loĝantaro elaĉetis ĝin en 1745. Ĝis 1753 Kiskunhalas estis rezidejo de "Malgranda Kumanujo". La kumana aŭtonomio ĉesis en 1876. Ventomuelejo ekfunkciis en 1860, kiu ankaŭ nun estas videbla.
La urbo famas pri punto (Árpád Dékáni, Mária Markovics), krome pri agraraj produktoj.
Vidindaĵoj
Famuloj
- en Kiskunhalas naskiĝis:
- en Kiskunhalas mortis:
- verkistino Julianna Zsigray
- juristo István Gyárfás
- kirurgo László Monszpart
- pastro Áron Szilády