Kisszállás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Kisújszállás!

Kisszállás (kiŝsalAŝ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskunhalas. La nomo signifas eta tranoktejo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Szeged. Kiskunhalas troviĝas 25 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, dum la mezepoko kumanoj loĝis tie. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. Hungaroj refondis ĝin en 1736. Ekde 1846 ĝis la 2-a mondmilito la kampoj apartenis al aŭstra familio Stametz-Mayer, kiuj fondis modernan bienon kun uzinoj por glacio kaj alkoholo. Ankaŭ la bestbredado estis impona. En 1875 la komunumo iĝis vilaĝo. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon kaj kun la regiono formiĝis respubliko. Dum la socialismo kolĥozoj formiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]