Klaŭda Prokula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sankta Prokula.

Klaŭda Prokula estas la nomo kutime atribuata al la edzino de Poncio Pilato, unu el la protagonistoj de evangelia historio de la Pasiono de Jesuo. La Evangelio laŭ Mateo, la unika raportanto pri la evento, ŝin ne indikas pernome kaj nur sekve kristana tradicio ŝin nomis Prokula, Prokla, PerpetuaKlaŭda Prokula. Ŝi estas menciita en la apokrifaj Agoj de Pilato.

Laŭ la evangelia rakonto[redakti | redakti fonton]

La sonĝo de la edzino de Pilato (Le Rêve de la femme de Pilate), ĉizaĵo de Alphonse François, ĉirkaŭ 1879.

Inter la kvar evangeliistoj nur Mateo mencias la edzinon de Pilato. Laŭ la tieja raporto ŝi sendis mesaĝon al la edzo por lin persvadi ne mortokondamni Jesuon, solecitita de sonĝo. " 19 Kaj dum li sidis sur la tribunala seĝo, lia edzino sendis al li, por diri: Nenion havu kun tiu justulo, ĉar mi suferis multe hodiaŭ en sonĝo kaŭze de li" (Mateo 27, 19).

La mesaĝo de la edzino de Pilato (1886–94), de James Tissot (Brooklyn Museum).

Mateo estas multe sinteza pri la virino kaj ne priskribas la sonĝon per kiu ŝi estus afliktita.

La nomo Klaŭda aperas nur el la 2-a epistolo al Timoteo 4, 21. ‘ Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj.’ Ĉu temas pri la sama persono? [1]

Kulto[redakti | redakti fonton]

Prokula estas kultata kiel sanktulino en la orienta eklezia tradicio. En la Ortodoksa Eklezio ŝi estas honorata sub la nomo de Sankta Prokula aŭ Prokla.

La Etiopia Ortodoksa Eklezio liturgie celebras samtage Pilaton kaj Prokulan la 25-an de junio. La Etiopia Eklezio sanktoproklamis Pilaton en la 6-a jarcento ĉar li agnoskis kaj pentis pri sia kulpo en la kondamno de Jesuo.[2].

Leteroj de Prokula[redakti | redakti fonton]

Ekzistas skribaj dokumentoj, taksataj apokrifaj, kiuj sin proponas kiel greklingvaj aŭtografoj de Prokula, nome leteroj informantaj pri ŝia periodo pasinta en Judujo, trovitaj en la monaĥejo de Bruĝo, nun konservataj en Vatikano. La usona esplorantino Catherine van Dyke ilin tradukis al la angla lingvo.

Literaturo kaj filmaro[redakti | redakti fonton]

Surbaze de la evangelia referenco al la sonĝo de la edzino de Pilato estis verkita dramo dum ofte la sonĝo aperas en diversaj verkoj; pri ĝi parolas ankaŭ la filmo la La tuniko de 1953.

En la rok-opero Jesus Christ Superstar de Andrew Lloyd Webber, la edzino de Pilato ne estas menciita, sed ŝia sonĝo estas atribuata al Pilato mem.

La filmo de 1961 [[King of Kings|La reĝo de la reĝoj] (1961), Prokula (Klaŭda en la filmo) estas prezentita kiel edzino tute dediĉita al la edzo kaj inteligenta, kaj kiel filino de la romia imperiestro Tiberio.

En filmo de 2004 The Passion aperas Klaŭda, rolita Claudia Gerini, kiu aktivas intense kaj kompateme: asertas, iukaze, ke mem kapabla agnoski la veron kiam ĝi sentiĝas, alikaze ŝi konsolas Marian la patrinon de Jesuo kaj ameme proponas al ŝi tukaĵerojn por liberigi la jesuan korpo el la restaĵoj de la skurĝado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la 2-a jarcento Origeno en siaj komentoj pri la Evangelio laŭ Mateo asertas ke Prokula konvertiĝis al Kristanismo (Paul L. Maier. Pontius Pilate: A Biographical Novel. Kregel Publications, 1995, (ISBN 0-8254-3296-0), p. 370 (notes à la fin du chapitre 26) [archive]).
  2. Eblas vidi grekortodoksan ikonon de Prokula en [1]