Knut Wicksell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knut Wicksell
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1851 (1851-12-20)
en paroĥo Maria Magdalena en Stokholmo
Morto 3-an de majo 1926 (1926-05-03) (74-jaraĝa)
en paroĥo Danderyd
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Amkunulo Anna Bugge
Infano Sven Wicksell
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Johan Gustaf Knut WICKSELL (20-a de decembro 1851 - 3-a de majo 1926) estis sveda ekonomikisto.

Post liaj studoj, liaj interesoj direktis sin al la sociaj sciencoj; speciale, al la ekonomiko.

Kiel profesoro en la Universitato de Upsalo, Wicksell jam altiris la atenton pro siaj opinioj pri la laboro. Dum instruado li kondamnis la alkoholismon kaj la prostituon kiel faktoroj detruantaj, degradantaj kaj malriĉigantaj. Kvankam li foje estis akuzita kiel socialisto, lia solvo kontraŭ tiuj problemoj estas klare maltuseca, kiam li postulis la naskokontrolon, propono kiun li defendis dum sia tuta vivo. Lia unua verko pri ekonomiko, "Valoro, kapitalo kaj rendimento", publikigita en 1892, estis neatentita dum multa tempo. En 1896 li publikigis "Studoj en la teorio de la publikaj financoj", en kiu li aplikis la ideojn de la "marĝenismo" (marĝena utileco) por apogi la laŭskalajn impostojn, la publikajn havaĵojn kaj aliajn aspektojn de la publikaj politikoj, kaj tio altiris pli grandan intereson.

Komence de la 20-a jarcento li estis konsilisto de la sveda registaro, kaj poste kunlaboris kun grandaj ekonomikistoj kiuj komponos la Skolon de Stokholmo, kiel Bertil Ohlin kaj Gunnar Myrdal. Li plue instruis inter aliaj lernmantojn kiel Dag Hammarskjöld, estonta Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.