Kocelj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kocelj
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 819 (0819-11-30)
Morto 1-an de januaro 876 (0876-01-01) (56-jaraĝa)
Familio
Patro Pribina vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
statuo de Kocejl en la parlamento de Serbujo

Kocelj (mortinta en 876) estis duko de slavoj kaj de 861 ĝismorte la dua reganto de la Princlando Moosburg.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de Pribina li almenaŭ de 850 administris propran teritorion.[1]. En 853 donacis li bienon (curia) apud la vilaĝo Rosdorf (kies situo nun estas nekonata) ĉe la rivero Rába al la abatejo Sankta Emmeram je Ratisbono.[2].

La nuna vilaĝo Kitzladen en Burgenlando eble fontas nome je ties latinlingva nomversio Chezilo.[3]

En 861 post mortigo de la patro fare de moravoj li iĝis ties posteulo. Antaŭe li kaj lia princlando estis pli malpli vasalo de la Orientfranka imperio; poste li iĝis mallongan tempon aliancano de la moravoj. De la 870-a jaroj denove pli potencis la influo de la eostaj frankoj. Kocelj centprocente kontinuigis la kristanigo-politiko de la patro. Arkiepiskopo Adalvino (Salcburgo) mem konsekris en 865 plurajn kirkojn de Princlando Moosburg.

Konatiĝis Kocelj antaŭ ĉi pro la gastigo de Cirilo kaj Metodo en somero 867 kiam ĉi lastaj estis survoje al Romo. Laŭdire ili en la princuja ĉefurbo Zalavár instruis plurajn dekojn da dischiploj kaj imponis per sia klereco. Sekve Kocelj iĝis antaŭenpuŝanto de liturgioj en malnovslava lingvo.

Vintre 869/870 Kocelj sukcesis peris ĉe la papo nomumiĝon de Metodo je ĉefepiskopo de Panonio kaj Granda Moravio (kun rezidejo en Sremska Mitrovica (Sirmium). Tuj poste ankaŭ la Princlando Moosburg iĝis parto de la nova episkoplando.

En 876 li devis sekvi reĝon Karlomano en malsukcesa kampanjo de la bavaroj kontraŭ la kroatoj de Dalmatio. Ĉe tiu ĉi ekspedicio li falis.[4] Post lia morto eksuverenis en la Princlando Moosburg Arnulf de Karintio, kiu pli malfrue iĝis reĝo orientfranka.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. Hahn: Kocel. Ĉe: Biographisches Lexikon zur Geschichte Südosteuropas. Band 2. München 1976, p. 421-422
  • András Róna-Tas: Hungarians and Europe in the Early Middle Ages. Central European University Press, Budapest 1999, ISBN 963-9116-48-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst Dümmler: Über die südöstlichen Marken des Fränkischen Reiches unter den Karolingern, 1853.
  2. Michael Mitterauer: Karolingische Markgrafen im Südosten. Fränkische Reicharistokratie und bayerischer Stammesadel im österreichischen Raŭm, Verlag Hermann Böhlaus Nachf., Graz, Wien, Köln 1963.
  3. Aŭ eble temas pri tute alia persono kun sama nomo. Kp. Fritz Zimmermann: Historisch-ethnographische Analyse der deutschen Besiedlungsgebiete Westungarns. Verlag Braŭmüller, Wien 1974, ISBN 3-7003-0082-4, p. 147
  4. Ferdinand Sisic: Geschichte der Kroaten. Erster Teil (bis 1102), eldonejo Matica Hrcatska, Zagreb 1917.