Kodály körönd (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodály körönd
Unu el la kajoj de stacio "Kodály körönd"
Unu el la kajoj de stacio "Kodály körönd"
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 34″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo)47.509419.07Koordinatoj: 47° 30′ 34″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo)
Kodály körönd (Budapeŝto)
Kodály körönd (Budapeŝto)
DEC
Kodály körönd
Kodály körönd
Kodály körönd
Situo de Kodály körönd
Map
Kodály körönd
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 flankaj
Historio
Malfermo 1896
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Vörösmarty utca Bajza utca
vdr

La Kodály körönd [kodAj korond] (=placo Kodály) estas stacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La stacio troviĝas sub la krusto de Avenuo Andrássy. La nomo venis de la la impona ronda placo, komence nomata nur Körönd. Baldaŭ la placo prenis la nomon de Zoltán Kodály, samtempe la metrostacio. La metrolinio apartenas al Monda heredaĵo ekde 2002, kiel parto de Avenuo Andrássy.

Unu el la ŝtuparejoj ĉe la trotuaro

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu metrostacio estis konstruita en 1896 pro miljara datreveno de alveno de la hungaraj triboj al la Karpata baseno. Pli frue oni volis konstrui tramon, sed pro beleco de la avenuo la tramo "kaŝiĝis" sub la teron. La konstruado estis simpla: oni elfosis la teron, poste oni muntis la relojn sube kaj la elektran relon pli supre, oni faris la betonajn murojn, fine oni kovris la elfosaĵon. En 1941 plena Hungario ŝanĝis la trafikan direkton al la dekstra flanko, tamen la subtera tramo restis laŭ la maldekstra sistemo ĝis 1973. En 1970 ekfunkciis jam la vera metroo, tial ĉi tiu linio estis nomita jam metrolinio, ja ĝi trafikas sub la tero, pli precize sub la krusto. En 1973 kaj 1995 plenaj renovigaj laboroj okazis.

Kajo[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ kajoj havas po unu ŝtuparejojn. En la peronoj la muroj estas kovritaj per blankaj kaheloj. Feraj kolonoj tenas la plafonon. Dekomence en la peronoj estis lignaj budoj, kie estis aĉeteblaj la biletoj (vidu la dekstran foton!). Post jardekoj jam aŭtomatoj servas pri tio, tamen la budoj ankaŭ nun estas videblaj.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la placo

La pasaĝeroj havas trafikan kontakton nur sola aŭtobuso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]