Koenraad Tinel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koenraad Tinel
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1934 (1934-03-31) (90-jaraĝa)
en Gento
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo skulptisto • desegnisto • scenografo • aŭtoro • kostumdezajnisto • kreinto
TTT
Retejo https://www.koenraadtinel.be/
vdr

Koenraad Tinel (naskiĝis la 31-an de marto 1934 en Gent) estas belga skulptisto, desegnisto kaj grafikisto. Li kreas miksitajn artoprojektojn kies temoj inkludas interalie Eŭropon kaj la milithistorion ĉirkaŭ la Dua Mondmilito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estas filo de artema familio kiu simpatiis kun nazia Germanio. Lia frato estis ĉe la Waffen SS en Ukrainio[1]. Liaj spertoj kiel infano dum la Dua Mondmilito, kiu trenis lian familion en grandega danĝero, igas lin plurfoje rememori la hororon de milito, tiam kaj nun.

Kvankam li estis talenta pianisto, la juna Koenraad volis fariĝi bildartisto. Li studis skulptarton ĉe la artlernejo La Cambre en Bruselo. Li majstris ĉiujn metalprilaborteknikojn kaj komencis sian propran forĝejon en 1963. En 1971 li ĉesis forĝi por dediĉi sin plene al libera skulptado kaj desegnado. Ĝis 1999 Tinel instruis ankaŭ en arta altlernejo en Bruselo (Sint-Lukas Hogeschool, nun LUCA School of Arts).

Li laboris kiel scienca desegnisto ĉe la Reĝa Instituto de Natursciencoj en Bruselo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia desegna talento ŝajnas esti escepta kaj belgaj galerioj ankaŭ reklamas lian laboron eksterlande. Li faras grafikajn novelojn en inko aŭ bistro, pentraĵojn en guaŝo kaj akvarelojn. La artisto ĉefe laboras kun paletro de nigraj kaj brunaj, okraj kaj teraj kolornuancoj[2].

Grafikaj noveloj[redakti | redakti fonton]

Li ilustris literaturajn verkojn de interalie Isaak Babel, Isaak Bashevis Singer, Paul Celan kaj Joseph Roth (ilustraĵoj por la libro Charleston op de vulkaan : reportages uit Albanië en Italië). Tra la jaroj li ankaŭ kunlaboris kun kolegaj muzikistoj, dramaturoj kaj verkistoj.

Pro la kulposento kiun li spertis malgraŭ ke li ne respondecas pri la konduto de famianoj, formiĝis proksima amikeco inter li kaj Simon Gronowki, belga juddevena humanisto kiu sciis eskapi la deportadon de belgaj judoj[3][4].

Ili ambaŭ, kune kun David van Reybrouck, verkis la libron "Enfin libérés : ni victime ni coupable" (Finfine liberigite: nek viktimo, nek kulpa), kiu temas pri ilia pasinteco. Ĝi kombinas tekston de Gronowski kun desegnaĵoj de Tinel. La du viroj nun prelegas por gejunuloj kaj liveras mesaĝon de espero kaj feliĉo, pruvante la fortegan povon de pardono[1].

Ankaŭ la opero PUSH de la brita komponisto Howard Moody, kiu havis sian belgan premieron en 2019 ĉe la operejo De Munt en Bruselo, kunigas la rakontojn de Simon Gronowski kaj Koenraad Tinel en odo al pardono kaj omaĝo al la vivo[5][6][7].

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kidnapo de Eŭropo, Galmaarden.

Tinel elstaras je metalkreaĵoj,ofte en formo imagitaj estaĵoj, altigitaj al (mita) arto, kaj partoprenas en artaj eventoj per imponaj ekspoziciaĵoj. La foriranta persono estas io, kio videblas multe en liaj verkoj, ĉar li mem devis multe forkuri.

Liaj skulptaĵoj traktas kopulacion. Aliaj skulptaĵoj ofte prezentas erotismon, patrinon, naskiĝon, balenojn kaj fiŝojn, genitalojn aŭ la virinon[2].

Unu el liaj skulpturaĵoj ("Memento", Lennik) estas odo al ĉiu persono kiu iĝis viktimo de milito, ĉar li mem spertis la horrojn de milito en Germanio. Ankaŭ en Lennik estis inaŭgurita la 6-an de septembro 1992, "Prins, de Trots van Brabant" (Princo, la fiereco de Brabanto) kiu estis la plej granda bronza statuo en Belgio en la 20-a jarcento[9].

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Koenraad ricevis honordoktorecon de la Libera Universitato de Bruselo[10] en 2020 kaj estas honora civitano en Galmaarden. En 2020 li ricevos kune kun sia amiko Simon Gronowski honoran doktorecon de la Bruselaj universitatoj VUB kaj ULB[11]. Li ankaŭ iĝis honora civitano de la flandra municipo Galmaarden.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle, nederlande Oficiala retejo

angle Koenraad Tinal, WorldCat