Kolonsanktulo
Aspekto
Stilito[1] (el la greka vorto στυλίτης, stylites, devenanta de στῦλος, stylos = kolono), eble esperantigebla ankaŭ kiel "kolonulo", estas homo loĝanta sur la pinto de kolono. La plej famaj stilitoj estis kristanaj ermitoj, do oni ankaŭ uzas la vorton kolonsanktulo[2].
Famaj kolonsanktuloj
[redakti | redakti fonton]Dum la 5-a jarcento kelkaj ermitoj en la Proksima Oriento elektis kolonojn kiel loĝado. Ili ne vivis ĝuste sur la pinto de la kolono mem, tamen sur platformo apogita sur ĝi. Ilian ekzemplon sekvis pluraj orientaj ermitoj kaj fratoj ĝis la 11-a jarcento.
Inter ili, menciindaj estas:
- Simeono la Maljuna, sanktulo, mortinta en 459 en Sirio;
- Danielo la Stilito, sanktulo, mortinta en 493 apud Konstantinopolo;
- Simeono la Juna, sanktulo, mortinta en 597 en Antioĥio;
- Alipio la Stilito, sanktulo, mortinta en 640 en Edirne;
- Luko la Nova Stilito, sanktulo laŭ la Ortodoksismo, mortinta en 979 en Kalcedono;
- Lazaro la Miraklisto, sanktulo laŭ la Ortodoksismo, mortinta en 1054.
En Okcidento
[redakti | redakti fonton]En Okcidento stilitoj estis tre maloftaj. Tamen almenaŭ unu estis, Vulfilaiko (Walfroy)[3], kiu vivis apud Reims dum la 6-a jarcento.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La vorto "stilito" estas en PIV sed ne en la oficialaj aldonoj (Akademia Vortaro, aŭgusto 2015).
- ↑ Reta Vortaro
- ↑ france Qui est Saint Walfroy Arkivigite je 2015-05-08 per la retarkivo Wayback Machine en la retpaĝaro de lia sanktejo.