Kombinaĵo de 6 kvaredroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kombinaĵo de ses kvaredroj
Plia nomo UC3
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 24
Lateroj 36
Edroj 24 trianguloj
Komponantoj 6 kvaredroj
Konveksa koverto Neuniforma senpintigita okedro
Geometria simetria grupo Okedra Oh
Geometria simetria grupo de komponanto 2-obla kontraŭprisma simetrio D2d
v  d  r
Information icon.svg

En geometrio, kombinaĵo de ses kvaredroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 6 kvaredroj. Ĝi povas esti konstruita per enskribo de stelookangulopluredroj en ĉiun kubon de kombinaĵo de 3 kuboj.

Kombinaĵo de ses kvaredroj estas specifa okazo de malpli simetria kombinaĵo de 6 kvaredroj kun turna libereco, kiu rezultiĝas je taŭga uzo de la turna libereco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.