Kombinaĵo de 5 okedroj
Aspekto
(Alidirektita el Kombinaĵo de kvin okedroj)
Kombinaĵo de kvin okedroj | |
Pliaj nomoj | UC17 W23 |
Speco | Regula pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 30 |
Lateroj | 60 |
Edroj | 40 trianguloj |
Komponantoj | 5 okedroj |
Kerno | Dudekedro |
Konveksa koverto | Dudek-dekduedro |
Geometria simetria grupo | Dudekedra Ih |
Geometria simetria grupo de komponanto | Piritopluredra Th |
Duala | Kombinaĵo de 5 kuboj |
En geometrio, kombinaĵo de kvin okedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 5 okedroj en dudekedra simetrio Ih. Ĝi estas ankaŭ steligo de la regula dudekedro.
Ĝi estas unu el kvin regulaj kombinaĵoj kiuj povas esti konstruitaj el identaj platonaj solidoj.
Ĝi havas la saman situon de verticoj kiel la dudek-dekduedro.
Ĝi komunigas siajn laterojn kaj duonon de triangulaj edroj kun la kombinaĵo de 5 kvar-duon-sesedroj.
Ĝi povas esti konstruita kiel romba tridekedro kun rombo-bazitaj piramidoj adiciitaj al ĉiuj edroj.
Ĉi tiu kombinaĵo estis unue priskribita de Edmund Hess en 1876.
Kiel steligo
[redakti | redakti fonton]Ĝi povas esti ricevita ankaŭ kiel la dua steligo de dudekedro, kaj estas tiel pluredro de Wenninger W23.
La steligaj facetoj por konstruado estas:
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kombinaĵo de 4 okedroj kun turna libereco
- Kombinaĵo de 8 okedroj kun turna libereco
- Kombinaĵo de 4 okedroj
- Kombinaĵo de 20 okedroj kun turna libereco
- Kombinaĵo de 20 okedroj
- Kombinaĵo de 10 okedroj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj. Cambridge University Press. ISBN 0-521-09859-9.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kombinaĵo de kvin okedroj je MathWorld
- Papera modelo de kombinaĵo de kvin okedroj Arkivigite je 2008-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
- [1][rompita ligilo] VRML modelo