Komoe (rivero)
Aspekto
| Komoe | |
|---|---|
|
| |
| france Comoé
| |
Rivero Komoe proksime al Folonzo
| |
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Situo | Burkino Ebur-Bordo |
| Longeco | 759 km |
| Akvokolekta areo | 82 408 km² |
| Fluo | |
| Fonto | Sikasso plataĵo |
| - Alteco super marnivelo | 525 m |
| Enfluejo | Gvinea Golfo |
| - Alteco | 0 m |
| Geografio | |
| Alfluantoj | |
| - Dekstraj | Leraba |
| - Maldekstraj | Iringou, Bayakokoré |
Mapo de Ebur-Bordo kiu montras la riveron Komoe en la orienta parto de la lando
| |
La Komoe estas rivero en Burkina Faso kaj Ebur-Bordo.
La rivero fontas en Burkino kie alfluas la rivero Leraba.
Dum parto de ĝia fluo la rivero funkcias kiel landlimo inter Burkino kaj Ebur-Bordo. Proksime al la urbo Ferke ĝi enfluas Ebur-Bordon kaj sekve enfluas en la lago Ebrie. Fine ĝi enfluas en la Gvinean Golfon.[1]
La tuta longo de Komoe egalas al 759 km. Laŭlonge de ĝia vojo troviĝas grava zona ripariale, kiu kontribuis al evoluado de riĉa faŭno.[1] La akvo de la rivero estas grava akvorimedo por la agrikulturo de la trafluataj landoj.[1] La norda parto de la rivero en Ebur-Bordo estas parto de Nacia Parko Komoe (protektita de Unesko kiel Monda heredaĵo de Unesko).[1][2]



