Komunumaro Naunhof
Aspekto
Komunumaro Naunhof | ||||||
| ||||||
administrative community of Sachsen | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Leipzig | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Samtgemeinde) | |||||
Aŭtomobila kodo | L | |||||
Subdivido | 3 komunumoj (Gemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Volker Zocher | |||||
Titolo de komunumestro | Verwaltungsvorsitzender | |||||
Partio de komunumestro | senpartia | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 04683 Naunhof | |||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 16′ N, 12° 35′ O (mapo)51.266712.5833Koordinatoj: 51° 16′ N, 12° 35′ O (mapo) | |||||
Areo | 97,22 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.naunhof.de/ | |||||
La komunumaro Naunhof (germane Verwaltungsgemeinschaft Naunhof) estas administra unuiĝo de tri komunumoj en la federacia lando Saksio de Germanio. Ĝi situas en la centra parto de la distrikto Leipzig, ĝis julio 2008 en la okcidenta parto de la tiutempa distrikto Muldental, proksimume 13 kilometrojn nordokcidente de la urbo Grimma. La urbego Lepsiko (Leipzig) troviĝas proksimume pliajn 10 kilometrojn nordokcidente. La teritorion de la komunumaro pasas la aŭtoŝoseo A 14, kiu atingeblas per la al- kaj elveturejoj Naunhof kaj Klinga. La komunumon Naunhof pasas la fervoja linio Leipzig-Döbeln-Dresden, la komunumon Belgershain la linio Leipzig-Geithain.
La tri komunumoj kun komunumeroj
[redakti | redakti fonton]- Naunhof kun la komunumeroj Naunhof (urbo), Albrechtshain, Ammelshain, Eicha, Erdmannshain, Fuchshain und Lindhardt (fine de decembro 2022 sume 8839 loĝantoj)
- Belgershain kun la komunumeroj Belgershain, Köhra, Rohrbach kaj Threna (fine de decembro 2022 sume 3380 loĝantoj)
- Parthenstein kun la komunumeroj Grethen, Großsteinberg, Klinga kaj Pomßen (fine de decembro 2022 sume 3545 loĝantoj)
Bazaj datumoj
[redakti | redakti fonton]- areo: 97,22 km²
- nombro de loĝantoj: 15 286 (fine de decembro 2012)
- loĝdenso: 157 loĝantoj po km²
|