Konrad Heiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad Heiden
Persona informo
Konrad Heiden
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1901 (1901-08-07)
en Munkeno
Morto 18-an de junio 1966 (1966-06-18) (64-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis per Parkinsona malsano vd
Tombo Masaĉusetso vd
Religio luteranismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioUsono vd
Alma mater Munkena universitato vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Alia nomo Klaus Bredow vd
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konrad HEIDEN (la 7-an de aŭgusto 1901 – la 18-an de junio 1966) estis germana-usona ĵurnalisto kaj historiisto de la Weimar Respubliko kaj Naziaj epokoj, plej notita por la unu el la unuaj kaj pli influa biografio de Adolf Hitler. Ofte, li verkis sub la pseŭdonimo "Klaus Bredow."

Vivo[redakti | redakti fonton]

Konrad Heiden naskiĝis en Munkeno en 1901. Dum la Vajmara Respubliko li estis membro de la Germana Socialdemokrata Partio. En la jaroj 1923-1930, li estis raportisto en Munkeno por unu el la Frankfurtaj gazetoj. En 1932 li publikigis sian unuan libron "Historio de Nacisocialismo ".

Kun la ascendo de Hitler al potenco, Heiden translokiĝis por loĝi en la Saar-regiono sub la pseŭdonimo "Klaus Bardov" kaj publikigis siajn librojn en Zuriko.

En 1934 aperis lia libro Historio de la Tria Regno. Heiden publikigis du kritikajn biografiojn pri Hitler: Hitler: Biografio (Zürich, aperis en du volumoj, 1936–1937) kaj Der Führer – Hitler's Rise to Power (Boston, 1944).

Kiam li estis en ekzilo en francio en la jaroj 1937-1940, li publikigis plurajn kontraŭ-naziajn librojn. Kun la nazia invado de Francio en la somero de 1940, Heiden fuĝis al Usono, tra Lisbono en neŭtrala Portugalio.

La libro de Heiden, The New Inquisition, publikigita komune fare de Modern Age Books, Inc. kaj Alliance Book Corporation, en New York en 1939, kun traduko de la germana de Heinz Norden, inkluzivas serion de personaj, sed nepre anonimaj raportoj de germanaj judoj de perforta persekuto sub la nazireĝimo akcelanta de la tempo de aŭtuno de 1938, kiu servis kiel antaŭdiro de la Fina Solvo planita de la nazireĝimo:

Veturi 600 000 homojn per rabado en malsaton, per malsato en malespero, per malespero en sovaĝajn eksplodojn, kaj per tiaj eksplodoj en la atendantan tranĉilon — tia estas la malvarme kalkulita plano. Amasmurdo estas la celo, masakro tiel kiel la historio ankoraŭ ne vidis—certe ne ekde Tamerlano kaj Mitridato. Ni povas nur riski divenojn pri la teknikaj formoj kiujn tiuj amasekzekutoj devos preni.

La libro de Heiden inkluzivas kelkajn el la plej fruaj propraokulaj raportoj populare legitaj en Usono de judoj kiuj iĝis viktimo de torturo kaj internigo ĉe koncentrejo Dachau proksime de Munkeno, SachsenhausenOranienburg proksime de Berlino, aŭ Buchenwald proksime de Vajmaro post la amasarestoj de 1938.

Post la fino de la milito, Heiden vizitis Germanion por la unua fojo en 1952, kaj estis nomumita kiel raportisto por la Dissendado-Adminstracio de Bavario kaj Suda Germanio en Usono. Li ankaŭ daŭre publikigis artikolojn en amerikaj ĵurnaloj. Konrad Heiden mortis en Novjorko en 1966. Pli ol cent biografioj pri Hitler baziĝas sur aŭtentaj priskriboj de la libroj de Heiden.

En la antaŭparolo al lia libro "A Taunting Man in Europe" Heiden skribis:

Ĉi tiuj linioj estas skribitaj en tempoj de maltrankvilo por Eŭropo. La tempo prenas teruran ritmon kaj la timoj de hieraŭ cedas lokon al la granda teruro de morgaŭ kaj ĝi iras kun fulmorapido. Kaj ĝuste pro tio ĉi tiu libro havas sian propran valoron. Li provas priskribi kiel unu mondo sinkis ĉar ĝi denove ne fidis sian propran potencon kaj ne kredas ke ĝia kontraŭulo estis aĉulo, kiu faris kontraktojn kun perfido mem kaj faris packontrakton kun detruo kaj neniigo.

Elektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • History of National Socialism (Berlin, 1932)
  • Birth of the Third Reich (Zürich, 1934)
  • Hitler: A Biography (Zürich, appeared in two volumes, 1936–1937)
  • The New Inquisition (New York City, 1939)
  • Der Führer – Hitler's Rise to Power (Boston, 1944)