Saltu al enhavo

Konrad Maurer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad Maurer
Konrad Maurer, 1870
Konrad Maurer, 1870
Persona informo
Konrad von Maurer
Naskonomo Konrad Heinrich Maurer
Naskiĝo 29-an de aprilo 1823 (1823-04-29)
en Frankenthal
Morto 16-an de septembro 1902 (1902-09-16) (79-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof (en) Traduki 48° 07′ 35″ Nordo 11° 33′ 48″ Oriento / 48.126361 °N, 11.56325 °O / 48.126361; 11.56325 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Munkena universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Georg Ludwig von Maurer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
universitata instruisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konrad Heinrich von MAURER (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1823 en Frankenthal, mortinta la 16-an de septembro 1902 en Munkeno) estis germana juristo, historiisto kaj skandinavistikisto. Gravis liaj esploroj pri la malnovnordlanda jura historio. Edzigis lin en 1858 Valerie Faulhaber; filo ilia estis la matematikisto Ludwig Maurer (1859-1927).

Estante filo de famega jurhistoriisto Georg Ludwig von Maurer, li ne rajtis studi natursciencojn (antaŭ ĉio mineralogio) pro ke la patro restis longtempe por li aŭtoritatego); li do studis de 1839 Munkene, Lepsike kaj Berline jursciencojn kaj historion. Ĉe la universitato de Lepsiko influegas Wilhelm Eduard Albrecht kaj Berline Jacob Grimm; tio instigis Maurer fokusigi laborfortojn siajn pri la ĝermana jurhistorio de mezepoko. En 1844 li trapasis la unuan ŝtatan ekzameniĝon kaj jaron poste li doktoriĝis post defendo de la tezo Über das Wesen des ältesten Adels der deutschen Stämme in seinem Verhältnis zur gemeinen Freiheit (1846), por kio li lerte utiligis fontojn el ĉiuj ĝermanaj triboj inklude de la Anglasaksoj. Ĝi furoris tiel ke jam en la 1846-a jaro fariĝis li eksterorda profesoro munkeno kaj en 1847 orda profesoro pri privata kaj publika juroj. Ĝis pensiiĝo en 1888 li laboradis kiel ŝatata fakulo en la ĉefurbo de Bavarujo.

De tempo al tempo li faris vojaĝojn al sia spirita patrujo Skandinavio: ĉar pli kaj pli estiĝis la juro de la nordlandaj juroj lia ĉefa temaro esplorenda. En 1861 Maurer la unuan fojon transrajdis Islandon kie li surloke esploradis regante la islandan. Sekvis aliaj vojaĝoj el Islando. Ofte li faris prelegojn en Rejkjaviko, Oslo kaj Kopenhago. La oferton fariĝi profesoro en Oslo je por li kreota katedro li rifuzis. Inter la skandinaviaj amikoj kun kiuj li flegis leterinterŝanĝon troviĝis Henrik Ibsen kaj Bjørnstjerne Bjørnson.

Dum la unua jardeko de lia akademia agado centris ankoraŭ la kontintenta ĝermana jurhistorio (inklude de la anglasaksoj) dum la frua mezepoko. Tiel Maurer publikigis post la libro The Saxons de John Mitchell Kemble la gravajn studojn Über angelsächsische Rechtsverhältnisse (1856) kaj Das Beweisverfahren nach deutschen Rechten (1857). Sed depost 1853 la pli fora nordo (aparte Islando) ekgravis. La unua atesto ĉi-prie estas la en 1852 aperinta libro Die Entstehung des isländischsen Staates und seiner Verfassung (traduko en la islandan en 1882). Sekvis en 1855/56 la misihistoria verko Bekehrungsgeschichte des norwegischen Stammes zum Christentum.

Ekde 1860 Maurer dediĉis sin al la sagaoj kaj al jurfontoj en la pli konkreta senco de la vorto, el kio fontis en 1877 fruktodonege Das älteste Hofrecht des Nordens. Estante munkena akademiano de 1865, Maurer verkis plurajn fakeseojn pri publika kaj kanona juroj en la nomo akademia. De la fino de la 1860-a jaroj prelegare nenio alia plu gravis ol demandoj pri nordĝermana juro (speciale de Islando kaj Norvegujo). Disĉiplo lia estis ekde 1870 certa Karl von Amira, la kontinuigonto de la aĵoj de Maurer.

  • 1865: akademiano Bayerische Akademie der Wissenschaften
  • 1876: Maximilians-Orden für Wissenschaft und Kunst

Aliaj verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Die bayerische Volkssage, 1859
  • Isländische Volkssagen der Gegenwart, 1860
  • Zur isländischen Rechtsgeschichte, 1862
  • Isländisches Kirchenrecht, 1865
  • Island von seiner ersten Entdeckung bis zum Untergang des Freistaates, 1874
  • Zur politischen Geschichte Islands, 1880
  • Über die verschiedenen Methoden der rechtsgeschichtlichen Forschung, 1886

Dickopf, Karl,: "Maurer, Konrad von" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 16 (1990), p. 437-438

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]