Konsilio por Monda Misio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsilio por Monda Misio
Congregational Council for World Mission
misiista societo • akademia eldonejo
Komenco 1966 vd
Antaŭe Londona Misiista Societo • Colonial Missionary Society vd
vdr

La Konsilio por Monda Misio (angle Council for World Mission, akronime CWM) estas tutmonda komunumo de ĉefe protestantaj kristanaj eklezioj. La organizaĵo laboras por disvastigi la scion de Kristo tra la mondo kaj subtenas ĝiajn 32 membrojn en ilia misia laboro dividante ĝiajn financajn, intelektajn kaj homajn rimedojn [1].

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo havas 32 membrojn en Pacifiko (10), Eŭropo (5), Orienta Azio (6), Sudafriko kaj Hinda Oceano (5), Sudazio (4) kaj Karibio (2). Membroj venas de la Reformita tradicio,  multaj estas presbiterkristanaj, kongregaciaj aŭ unuiĝintaj eklezioj.

Jooseop Keum estas la ĝenerala sekretario de la konsilio kaj preskribita ministro de  la Presbitera Eklezio de Koreio. Li instruis historion kaj aferojn de ekumena misiologio kiel esplorprofesoro ĉe la Universitato de Stellenbosch en Sudafriko [2].

Membraj eklezioj estas reprezentitaj fare de 128 delegitoj, kvar de ĉiu membraj eklezioj. Delegitoj elektas moderanton, kasiston kaj ĉiujn membrojn de la Estraro de Direktoroj. Membro-eklezioj kunvenas ĉiujare por aprobi iujn ajn amendojn al la Memorando kaj Regularoj, nomumi Ĝeneralan Sekretarion, kaj allasi aŭ forpeli membrojn sur la rekomendo de la Estraro de Direktoroj [3].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Konsilio estis fondita en 1977 kombinante la Londona Misiista Societo (fondita 1795), la (kolonian) Commonwealth Missionary Society (de 1836 (en)) kaj la Presbiterkristanan Estraron de Misioj (fondita 1847 (en)) [4].

La konsilio estis kreita kiel eksperimento en nova speco de misia organizaĵo. Rimedoj ne plu povis veni nur el Eŭropo. La Eklezioj de la Konsilio voĉdonis por demokrata strukturo en kiu ĉiuj povis kontribui kaj ricevi unu de la alia sur egala bazo. La Konsilio kredas ke la loka eklezio havas la primaran respondecon por avancado de la misio de Dio surloke. Kiel tutmonda organizaĵo, la konsilio ekzistas por faciligi la dividon de resursoj por misiaj partnerecoj inter membraj eklezioj .

La konsilio movis la sekretariejon de Londono al Singapuro la 28an de oktobro 2012 en ceremonio en Glory Presbyterian Church en Singapuro .

Programoj[redakti | redakti fonton]

La konsilio havas kvar daŭrantajn programojn - kunfinancadon, dungitaran interŝanĝon, misioevoluon kaj edukon, kaj komunikadojn. La programoj subtenas, disponigas trejnajn ŝancojn, interŝanĝas informojn kaj disponigas praktikan asistadon al la misiaj programoj de eklezioj. Membraj eklezioj disponigas teologian edukon, pastorecan ministerion, sanservon (inkluzive de HIV/aidosoterapio), konsiladon kaj socialservon. La Konsilio ofertas trejnadprogramojn, misiologian esploradon kaj kunecon al siaj membroj.

La Partneroj en Misio-programo planas interŝanĝi misiistan personaron inter membraj eklezioj. La programo Vizaĝo al Vizaĝo ofertas al studentoj de teologio staĝon eksterlande dum du monatoj [5]. En 2008, la konsilio komencis partnerecon kun St. George's College por efektivigi la Face to Face-programon en Israelo [6]. Partnerlandoj por tiu ĉi programo inkludas Usonon, Fiĝiojn, Baraton kaj Zambion.

Arkivo[redakti | redakti fonton]

La arkivo de la konsilio estas konservita ĉe la Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj en Londono [7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charity Commission UK website, Retrieved 2023-04-15[rompita ligilo]
  2. CUIM website
  3. Jisc website, Retrieved 2023-04-15. Arkivita el la originalo je 2021-10-24. Alirita 2024-04-03.
  4. E. A. Livingstone, M. W. D. Sparks, R. W. Peacocke, The Concise Oxford Dictionary of the Christian Church, OUP Oxford, UK, 2013, p. 142
  5. Council for World Mission | Center for Global Christianity & Mission. Alirita 2024-01-25.
  6. Jerusalem and the Middle East Church Association Pentecost 2008. Arkivita el la originalo je 2009-03-03. Alirita 2024-04-03.
  7. . Archives of the Council for World Mission – Special Collections, SOAS Library. Alirita 2024-01-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]