Konská (Třinec)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konská
germane Konskau, pole Końska
vilaĝo
Norda pordego de Ferfabriko Třinec
Oficiala nomo: Konská
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Třinec
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Subbeskida montetaro
Fervojo fervojlinio 320
Domoj 443 2011
Rivero Olše
Situo Konská
 - koordinatoj 49° 41′ 40″ N 18° 38′ 06″ O / 49.69444 °N, 18.63500 °O / 49.69444; 18.63500 (mapo)
Katastro 8,43 km² (843 ha) Konská
Loĝantaro 1 635 (2021)
Denseco 193,95 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 61
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Konská (Třinec)
Portalo pri Ĉeĥio

Konská (pole Końska, germane Konskau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Třinec en distrikto Frýdek-Místek. Ĝi troviĝas okcidente de Třinec. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 443 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 1 635 loĝantoj.

Konská estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 8,43 km². En la katastra teritorio Konská situas ankaŭ Kanada.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj posedantoj de municipo Konská, kiu situas 5 kilometrojn de Teŝino, estis teŝinaj princoj. En la jaroj 1570–1657 proprumis ĝin Sobkové z Kornic. Unu el membroj de tiu ĉi familio konstruis jam en la 17.a jarcento sur dekstra bordo de Olše malpli grandan barokan korton kun mastruma fonejo. Post Sobkidoj posedantoj de Konská ofte alternis. En la jaro 1791 aĉetis Konská-on de grefo František Wilczek z Dobré Zemice barono Jiří la 2-a Bees el Chrostina, landa administranto kaj prezidanto de regiona juĝejo en Teŝino. Kun sia edzono, grafino Maria Anna Viplarová el Ulšice, li havis tri filojn. Post lia morto en la jaro 1819 posedanto de Konská kaj Nebory fariĝis la meza el ili, Karolo la 1-a.

La devene memstara municipo Konská estis alligita al urbo Třinec en la jaro 1946. En la jaro 1939 municipo Konská havis 3935 loĝantojn, al la silezia nacieco tiam anoncis sin 2875, al la pola nacieco 645, al la ĉeĥa 90 kaj al la germana 305 loĝantoj. Situadis ĉi tie preĝejo de Ĉiuj sanktuloj, kiu estis pro disvastigado de ferfabriko Třinecké železárny en la jaro 1957 detruita.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 234
18801 590
18901 817
19002 107
19102 346
19211 630
JaroLoĝantoj
19302 666
19503 524
19613 142
19701 432
19801 468
19911 458
JaroLoĝantoj
20011 532
20111 575
20211 635

Signifaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]