Konturlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Konturlando (oranĝkolore) supermetita al la Korlando (ruĝe)

La Teorio de Konturlando (el la angla Rimland : rim signifanta «bordo» aŭ «konturo») estas geostrategia koncepto kreita de Nicholas John Spykman, profesoro pri internaciaj rilatoj en la Universitato Yale. Laŭ Spykman, la Konturlando estas la bordo de Eŭrazio — ĉefe la bordoj okcidenta, suda kaj orienta — kiu estas dense loĝata en la kontinento. Laŭ li, kontroli tiun spacon estas gravege en geopolitika kontrolo de la mondo.

Per geopolitiko, Spykman subkomprenas la planadon de politiko de sekureco kaj de strategio fare de lando laŭ siaj geografiaj faktoroj. "Tiu Konturlando-teorio kontraŭas al la Korlanda-teorio, teoriumita fare de Halford John Mackinder. Tiu ĉi teorio supozas, ke kontrolo de la Korlando, vasta teritorio en centra kaj orienta Eŭropo, estas decida por kontroli Eŭrazion kaj la Mondon. Spykman kritikis Mackinder pro troa taksado de la Kor-regiono pro ĝia vasta grandeco, tio kio pliigus, laŭ li, ĝian strategian gravecon, ĝian centran geografian lokon, kaj la superecon de terpotenco. Sp|ykman supozis, ke la Korlando ne povus esti ebla centro por Eŭropo, ĉar:

  1. Okcidenta Rusio tiam estis agrara socio;
  2. La industriigitaj areoj tiam estis ja en Okcidenta Eŭropo kaj en Britio;
  3. Ĉi tiu regiono estas ĉirkaŭita norde, oriente, sude kaj sudokcidente de kelkaj el la plej grandaj obstakloj al transporto (glacio kaj frostaj temperaturoj, malaltiĝo de montoj, ktp.);
  4. Neniam estis ja simpla opozicio inter tera potenco kaj mara potenco. Do, kontroli ĉi tiujn parametrojn estis necese por regi la mondon.

Spykman kredis, ke la Konturlando, la strio de marborda tero ĉirkaŭ Eŭrazio, estas pli grava ol la Mezazia areo (Korlando), por kontroli la eŭrazian kontinenton. La vizio de Spykman estas la bazo por la "politiko de reteno" efektivigita de Usono en sia rilato/sinteno kun Sovet-Unio dum la post-mondmilita periodo.

Tiel, al li la "Korlando" ŝajnas malpli grava ol la "Konturlando". Oni povas vidi, ke la koncepto restas grava en la hodiaŭa mondo, kun la pliiĝo de novaj geostrategiaj ludantoj kiel Ĉinio kaj Rusio.

Koncepto[redakti | redakti fonton]

Laŭ Spykman, "Kiu regas la Konturlandon regas Eŭrazion, kiu regas Eŭrazion kontrolas la sortojn de la mondo."

Korlando, alidire la "interna aŭ marĝena lunarko" de Halford Mackinder, estis dividita en tri sekciojn:

  • La eŭropa marbordo;
  • La Araba Dezerto kaj la Proksima Oriento;
  • La lando de la "azia musono": tio estas la hinda subkontinento kaj la ĉina marbordo.

Konturlando, aŭ la "interna lunarko", enhavas la plej multajn loĝantojn el la tuta planedo kaj multajn el ties resursoj. Ĝi kuŝas inter la Korlando kaj la marĝenaj maroj (Mediteraneo, Ruĝa Maro kaj Sudĉina Maro). Do ĝi estas pli granda spaco ol Korlando. Ĝi inkludas Anatolion, Arabion, Iranon, Afganion, Sudorientan Azion, Ĉinion, Koreion kaj Orientan Siberion, ekskludante la kontinentan Rusion.

Dum Spykman konsentas kun la unuaj du sekcioj kiel difinite, li malaprobas la simplan grupiĝon de aziaj landoj en ununuran "musonlandon". Barato, la marbordo de Hinda Oceano kaj la hinda kulturo estas geografie kaj historie apartigitaj de ĉinaj landoj.

Konturlando estas karakterizita per la fakto, ke ĝi estas meza regiono, situanta inter la korlando kaj la marĝenaj maraj potencoj. Kiel amfibia bufrozono inter teraj kaj maraj potencoj, ĝi devas defendi sin ambaŭflanke, kaj tie kuŝas ĝiaj fundamentaj sekurecaj problemoj. La koncepto de Spykman de la Konturlando pli proksime similas al la "diskutebla kaj rebatebla zono" de Alfred Thayer Mahan ol al la interna aŭ marĝena lunarko de Mackinder.

La Konturlando estas ege grava pro sia demografia pezo, siaj naturresursoj kaj sia industria evoluo. Spykman vidas tiun gravecon kiel la kialon pro kiu la Konturlando estos decida por enhavi la Korlandon, dum Mackinder kredis, ke la ekstera lunarko aŭ insulo, precipe Britio, estus la plej grava faktoro en enhavado de la Korlando.