Teorio de la Korlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teorio de la korlando (angle: Heartland) estas la nomo donita al geopolitika analizo de la mond-historio, kiu estas proponita de la brita geografo Halford John Mackinder en 1904 en ties artikolo The Geographical Pivot of History (La geografia pivoto de la historio).[1]

Laŭ Mackinder, la mondo estas komparebla al monda oceano, kie troviĝas la Mondo-Insulo (angle: world island) konsistanta el Azio, Eŭropo kaj Afriko. Ĉirkaŭe troviĝas la grandaj insuloj (angle: «outlying island»): Ameriko, Aŭstralio, Japanio kaj la britaj Insuloj.

En 1919, Mackinder resumis la teorion jene:

  • «Kiu regas Orientan Eŭropon komandas la Korlandon» («Who rules East Europe commands the Heartland»)
  • «Kiu regas la Korlandon komandas la Mondo-Insulon» («Who rules the Heartland commands the World-Island»)
  • «Kiu regas la Mondo-Insulon regas la mondon» («Who rules the World-Island controls the world.»)

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19a jarcento, la geografo Halford John Mackinder interesiĝis pri la raporto inter la geografio de lando kaj ĝia strategio de potenco. Tre influita de geografia darvinismo, Mackinder inspiris sin de la scienca determinismo fare de la germana geopolitiko. Al la Royal Geographical Society li submetis en 1904 artikolon The Geographical Pivot of History, kiu prezentas teorion de la internaciaj rilatoj: tiu teorio enskribiĝis en la sulko de la realisma skolo [2].

Penso[redakti | redakti fonton]

Partigo de la mondo en tri partojn[redakti | redakti fonton]

Mackinder proponis dividon de la tera spaco en tri partojn. La Mondo-Insulo estas Eŭrazio, kiu estas la plej vasta, la plej riĉa kaj la plej enloĝata kontinento. Poste estas la ekstermaraj insuloj, indikante la Britan kaj Japanan Insularojn, kiuj situas proksime de la Mondo-Insulo kaj estas granda politika potenco aŭ celas akiri tian potencon. Fine, estas la eksteraj insuloj (outlying islands), kiuj estas foraj teritorioj, kiel Nordameriko, Sudameriko kaj Aŭstralio.

La Korlando situas en la centro de la Mondo-Insulo kaj etendiĝas de la riverego Volgo ĝis la riverego Jangzio, kaj de Himalajo ĝis Arkto. Tiutempe ĝin okupis ĉefe la Rusa Imperio, kaj laŭ Mackinder tiu ĉi lasta estis la plej fekunda kaj strategie grava teritorio en la mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mackinder, H. J., EBooks/Articles/1904 [HEARTLAND THEORY HALFORD MACKINDER.pdf "The Geographical Pivot of History"], The Geographical Journal, Vol. 23, No.4, (Aprilo 1904), pp. 421–437
  2. angle H.J. Mackinder, Democratic Ideals and Reality Arkivigite je 2009-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, Washington : National Defence University Press, 1996, p. 175-194