Halford Mackinder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Halford Mackinder
Halford Mackinder (1).jpg
Persona informo
Naskonomo Halford John Mackinder
Naskiĝo 15-an de februaro 1861 (1861-02-15)
en Gainsborough
Morto 6-an de marto 1947 (1947-03-06) (86-jara)
en Bournemouth
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Christ Church College • Epsom College
Okupo
Okupo geografopolitikistodiplomato • geopolitikisto • politikologo • universitata profesoro • montgrimpanto
Verkoj The Geographical Pivot of History
Information icon.svg
vdr

Halford John Mackinder (15a de februaro 1861 - 6a de marto 1947) estis angla geopolitikisto kaj geografo.

En 1887 li verkis unuan gravan verkon nome On the Scope and Methods of Geography. En tiu li argumentas, ke la geopolitiko estas kondiĉita de la fizika realo de la geografio de la landoj. En 1902 li verkis sian unuan libron Britain and the British Seas. En tiu libro li priskribis la Britan Insularon kiel «de Eŭropo, sed ne reale en Eŭropo». La brita hegemonio super la mondo dependis de sia dominado de la maroj. Mackinder sugestis, ke la brita hegemonio estis endanĝerigita pro la vastaj kontinentaj potencoj de Rusio kaj Usono. En 1904 li finigis sian plej provokan eseon The Geografical Pivot of History en kiu li uzis la historion por ilustri la strategian povon de la geografio.

Post la Unua Mondmilito li verkis Democratic Ideals And Reality, nome la plej grava laboro pri internacia politiko iam verkita de geografo, kiu fakte estas etendo de la eseo de 1904.

Li ankaŭ estis parlamentano. Li estis rasisto kiu komparis svahilojn al 'homaj kameloj'; Halford fifamiĝis murdinte ok de siaj afrikaj portistoj dum sia ekspedicio al Monto Kenjo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kearns, Gerry (2009). Geopolotics and Empire: The Legacy of Halford Mackinder. New York: Oxford University Press. p. 111. ISBN 978-0-19-923011-2.