Halford Mackinder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Halford Mackinder
Persona informo
Halford Mackinder
Naskonomo Halford Jdanella
Naskiĝo 15-an de februaro 1861 (1861-02-15)
en Gainsborough
Morto 6-an de marto 1947 (1947-03-06) (86-jaraĝa)
en Bournemouth
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Christ Church College • Epsom College • Queen Elizabeth's High School vd
Partio Konservativa Partio vd
Profesio
Okupo geografopolitikistodiplomato • geopolitikisto • politikologo • universitata instruisto • montgrimpanto vd
Laborkampo geografiohoma geografio vd
Aktiva en Londono vd
Verkado
Verkoj The Geographical Pivot of History vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Halford John Mackinder (15a de februaro 1861 - 6a de marto 1947) estis angla geopolitikisto kaj geografo.

Mackinder estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj fondintoj de la geopolitiko. Konforme al la ideoj de sia tempo, li konvinkiĝis pri la anglosaksa rasa supereco kaj pri civiliza misio de sia lando fronte al la aliaj popoloj. Du historiaj okazaĵoj kontribuis al la formado de lia pensado: la Brita-bura milito (1899-1902) kaj la eventoj okazintaj en Manĉurio en 1904. Li estis malfavora al irlanda sendependeco kaj subtenanto de imperia prefero kontraŭ libera komerco.

Mackinder opinias, kiel Friedrich Ratzel, ke la mondo devas esti perceptita el polusa kartografio (kaj ne el Merkatora projekcio). Laŭ lia Teorio de la Korlando, oni tiel observus la planedon kiel tuton, sur kiu distingiĝus "mondo-insulo", Heartland (por 2/12-ono de la Tero, formita de la eŭrazia kaj afrika kontinentoj), "periferiaj" insuloj, la Eksteraj Insuloj (por 1/12-ono, Ameriko, Aŭstralio), ene de "monda oceano" (por 9/12-ono). Li opinias, ke por komandi la mondon, necesas regi ĉi tiun kernon, ĉefe la ebenaĵon etendiĝantan de centra Eŭropo ĝis okcidenta Siberio, kiu radias super Mediteranea Maro, Mezoriento, Suda Azio kaj Ĉinio.

En 1887 li verkis unuan gravan verkon nome On the Scope and Methods of Geography. En tiu li argumentas, ke geopolitiko estas kondiĉita de la fizika realo de la geografio de la landoj. En 1902 li verkis sian unuan libron Britain and the British Seas. En tiu libro li priskribis la Britan Insularon kiel «de Eŭropo, sed ne reale en Eŭropo». La brita hegemonio super la mondo dependis de sia dominado de la maroj. Mackinder sugestis, ke la brita hegemonio estis endanĝerigita pro la vastaj kontinentaj potencoj de Rusio kaj Usono. En 1904 li finis sian plej provokan eseon The Geografical Pivot of History en kiu li uzis la historion por ilustri la strategian povon de la geografio.

Post la Unua Mondmilito li verkis Democratic Ideals And Reality, nome la plej grava laboro pri internacia politiko iam verkita de geografo, kiu fakte estas etendo de la eseo de 1904.

Li ankaŭ estis parlamentano. Li estis rasisto kiu komparis svahilojn al 'homaj kameloj'; Halford fifamiĝis murdinte ok de siaj afrikaj portistoj dum sia ekspedicio al Monto Kenjo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kearns, Gerry (2009). Geopolotics and Empire: The Legacy of Halford Mackinder. New York: Oxford University Press. p. 111. ISBN 978-0-19-923011-2.