Nicholas Spykman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicholas Spykman
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1893 (1893-10-13)
en Amsterdamo
Morto 26-an de junio 1943 (1943-06-26) (49-jaraĝa)
en New Haven
Mortokialo kancero
Lingvoj anglanederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoUsono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyTeknika universitato DelftUniversitato de Kairo
Familio
Edz(in)o E. C. Spykman
Okupo
Okupo geopolitikisto • universitata instruisto • diplomatoĵurnalisto
Verkoj Konturlando
vdr

Nicholas J. SPYKMAN estas ĵurnalisto kaj usona universitatano naskiĝinta la 13an de oktobro 1893 en Amsterdamo kaj mortinta la 26an de junio 1943 en New Haven. Li estas konsiderata kiel unu el la patroj de la geopolitiko en Usono.

Li verkis du librojn pri eksterlanda politiko. La unua, America's Strategy in World Politics, aperis en 1942, iom post Usono eniris en la Duan Mondmiliton. Li analizas la malsamajn politikojn el geopolitika vidpunkto kaj admonas Usonon kontraŭ la germana konkero de Eŭropo kaj la japana ekspansio en Azio. La dua libro, The Geography of the Peace, aperis en 1944, unu jaron post lia morto. Li ilustras sian geostrategian vidon, orientante sian analizon al la usona sekureco, kiu, laŭ li, postulas ioman ekvilibron de la povo en Eŭrazio.

Li estas la fondinto de la tiel nomata Rimland-teorio, kiu kontraŭas la teorion elpensitan de Halford Mackinder: nome la Teorio de la Korlando.