Dekdulatero
Aspekto
(Alidirektita el Konveksa regula dekdulatero)
Regula dekdulatero | |
Simbolo de Schläfli | {12} t{6} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 12 |
Lateroj | 12 |
Geometria simetria grupo | Duedra (D12) |
Areo | (t estas la latera longo) |
Ena angulo | 150° |
En geometrio, dekdulatero estas plurlatero kun 12 lateroj.
Regulaj dekdulateroj
[redakti | redakti fonton]Regula dekdulatero estas dekdulatero kiu estas regula plurlatero.
Ĉe konveksa regula dekdulatero ĉiuj lateroj estas egalaj kaj ĉiuj enaj anguloj estas 150°. Ĝia simbolo de Schläfli estas {12}.
Nekonveksa regula dekdulatero estas 12-latera stelo, stelodekdulatero. Ĝia simbolo de Schläfli estas {12/5}.
La areo de regula dekdulatero estas kalkulebla per la jenaj formuloj:
- kie t estas la longo de latero.
- kie R estas la radiuso de la ĉirkaŭskribita cirklo.
- kie r estas la radiuso de la enskribita cirklo.
Regula dekdulatero estas konstruebla kun cirkelo kaj liniilo. Unu el variantoj konstrui ĝin estas jena:
- Konstrui regulan seslateron.
- Konstrui ĉirkaŭskribitan cirklon ĉirkaŭ la seslatero (verŝajne ĝi jam estos konstruita dum la konstruo de la seslatero).
- Disdividi ĉiun arkon de la ĉirkaŭskribita cirklo inter du najbaraj verticoj de la seslatero je du egalaj duonoj.
- Verticoj de la seslatero kune kun la mezpunktoj de la arkoj estas 12 verticoj de la regula dekdulatero.
Deklateroj en pluredroj kaj kahelaroj
[redakti | redakti fonton]Duonregula senpintigita seslatera kahelaro (3.12.12) |
Duonregula granda rombo-tri-seslatera kahelaro (4.6.12) |
Kahelaro (3.3.4.12 & 3.3.3.3.3.3) |
La dekdulatera prismo havas du deklaterajn edrojn. |
La dekdulatera kontraŭprismo havas du deklaterajn edrojn. |
Uzoj de dekdulateroj
[redakti | redakti fonton]- Majusklaj literoj de latina alfabeto "E" kaj "H" de sen-serifa tiparo estas dekdulateroj. Majuskla litero de latina alfabeto "I" de tiparo kun ortangulaj serifoj estas dekdulatero.
- Dekdulateran formon havas kelkaj moneroj. Inter ili aŭstralia 50 cenda monero, kroata 25-kunaa monero, meksikia 20 cenda monero.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dekdulatera nombro
- Dekduedro - regula pluredro kun 12 kvinlateraj edroj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dekdulatero kaj kahelo de Kürschak de Antonio Gutierrez
- Eric W. Weisstein, Dekdulatero en MathWorld.
- Kahelo kaj teoremo de Kürschak
- Difino kaj propraĵoj de dekdulatero kun interaga animacio
|