Koramiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koramiko kaj koramikino estas partneroj en amrilato, kiuj ne estas geedzoj. En kelkaj kulturoj estas neakceptite havi antaŭgeedziĝajn aŭ ekstergeedziĝajn amrilatojn. Sed en tre multaj landoj en la pasinta jarcento pli kaj pli akceptiĝis antaŭgeedziĝaj amrilatoj, pro kio oni nun pli malferme parolas pri koramikoj. Ankaŭ plioftiĝis eksgeedziĝoj, kaj multaj eksedzoj/inoj tiam dumtempe vivas en rilatoj sen geedzeco.

Teorie la vorto koramiko povus esti uzata por ambaŭ seksoj, sed praktike oni uzas ĝin nur por la viraj partneroj, ĉar por inaj partneroj oni uzas la vorton koramikino.

Alternativo al la vorto "koramiko"

Apud la kutima esprimo "koramiko", ekzistas la samsignifa, sed tre malofte uzata, novradiko umiko. La proponantoj de "umiko" argumentas, ke "koramiko" tro longas, kaj ke ĝia signifo ne ĉiam estas klara. Ekzemple, en la esperantigo de Kalevala ĝi estas uzata kun la signifo "tre bona amiko":

"Kara frato, koramiko, kamarado kunkreskinta".

Ankaŭ Marjorie Boulton uzas ĝin tiusignife, en la fina strofo de la poemo "Amiko amata", en la poemaro Eroj (p. 139):

Amiko, frato, bona kamarado!
en mia vivo nobla kaj unika!
Inter la korpoj restos barikado,
sed restu ĉiam tiel kor-amika!

Ludovikito, en la komenca dediĉo de sia aŭtobiografia romano "pri nia pvz-ado":

"al ĉiuj koramikoj, kiuj spirite kaj korpe bonvolis helpadi lin (...)".

Kontraŭantoj de la vorto "umiko" asertas, ke en la efektiva nuntempa lingvouzo "koramiko" tamen preskaŭ sisteme signifas amrilaton, kaj la vorton "umiko" nur malmultaj konas.

Do, kiel ĉe ĉiuj novaj vortoj, ĝia estonteco estas necerta. Eblas ankaŭ ke ambaŭ vortoj estos alterne uzataj kiel "trajno/vagonaro", "pigra/mallaborema" aŭ "diferenco/malsameco".

Historio

La vorton "umiko" publike lanĉis la verkisto Jorge Camacho en la novelaro Ekstremoj. Li inspiris sin je la parol-uza vorto "umi", je la titolo de ies rakonto "La tago de la umsektoj", kaj je la zamenhofa procedo modifi radikojn por ricevi novajn vortojn por konceptoj ofte (sed ne ĉiam) proksimaj aŭ similaj, tamen ne plene samsignifaj: "pezi/pesi", "koro/ĥoro" ktp.

La historio de koramikeco en Hispanio

Antaŭ pluraj jardekoj, en Hispanujo, ŝtato katolike sud-eŭropa, fianĉeco estis la stato antaŭa kaj prepara al geedziĝonupto, t.e. al la transiro de fraŭleco al nuptinteco.

Almenaŭ de post 1975, rezulte de multaj sociaj ŝanĝoj, nuntempaj paroj kutime unue ekzistas kiel gekoramikoj, ofte sed ne nepre kune vivantaj sub sama tegmento, dormantaj en sama lito. Gekoramikoj povas esti je ĉia aĝo, je ĉia sekso (samseksaj aŭ duseksaj rilatoj). Koramikeco ne implicas sindevigon al posta geedziĝo. Ĝi povas eki kaj finiĝi relative facile kaj spontane, sen (multaj) formalaĵoj kaj kostoj. Estas normale, ke junulino havas plurajn sinsekvajn koramikojn, aŭ junulo plurajn sinsekvajn koramikinojn; eblas ankaŭ kunhavi plurajn samtempe, sed tion oni rigardas malfideleco.

Vidu ankaŭ