Kornvalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cornwall
Devizo de la Kornvala graflanda konsilantaro: Onen hag oll = "unu kaj ĉiuj" (en la kornvala lingvo)

Kornvalo (angle Cornwall /ˈkɔːnwɔl/, kornvale Kernow /ˈkɝnəʊ/) estas duklando kaj la plej suda provinco en Anglio. Kvankam, laŭ la historie monarĥa sistemo, la teritorio estas duklando, ĝi estas administrata kiel angla graflando. La simbola reganto estas Charles (Karlo), Duko de Kornvalo.

Geografie, ĝi estas duoninsulo, limanta la anglan provincon Devon ĉe rivero Tamar (krom ĉe la norda parteto de la limo). Kelkfoje oni inkluzivas en la nocio Kornvalo ankaŭ insulojn Scilly. La ĉefaj vojoj al la cetera Britio estas aŭtoŝoseo A38, kiu transiras Tamar ĉe Plymouth, kaj la A30, kiu transiras la limon sude el Launceston. Ankaŭ Pramŝipo ligas Plymouth kaj urbo Torpoint trans Hamoaze. Fervoja ponto arkitektita de Isambard Kingdom Brunel estas la alia ĉefa vojo - ankaŭ ĝi transiras Tamar ĉe haveno apud Plymouth.

Kornvalo havas Keltan heredon, kaj plurajn proprajn kulturaĵojn. Kelkaj homoj eĉ revivigis la antikvan Kornvalan lingvon. Pro tio multaj kornvalanoj ne sentas sin "Anglaj", kaj kelkaj volas starigon de Kornvala asembleo, simila al tiuj de Skotlando kaj Kimrio.

Urboj kaj vilaĝoj

Vizitindaĵoj

Vidu ankaŭ