Kota (Raĝastano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kota
urbo
Godavari SUNDERKAND.jpg
Templo en Kota
Lando Barato Barato
Ŝtato Raĝastano
Situo Kota
 - alteco 271 m s. m.
 - koordinatoj 25° 11′ 00″ N 75° 50′ 00″ O / 25.18333 °N, 75.83333 °O / 25.18333; 75.83333 (mapo)
Areo 203 km² (20 300 ha)
Loĝantaro 1 076 000 (2011)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 324 000
Telefona antaŭkodo 0744
Situo enkadre de Barato
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Barato
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kota, Rajasthan
Portal.svg Portalo pri Barato

Kota (कोटा) (pli frue Kotah) estas milionurbo, universitata urbo kaj grava industria centro en Barato, en subŝtato Raĝastano.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kota etendiĝas laŭ rivero sur tre mildaj deklivoj. Ĝajpuro troviĝas 246, Delhio 498, Mumbajo 920 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kota dum la historio apartenis al diversaj regantoj. Foje ĝi estis administrejo de eĉ sendependa regno.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kota havas imponan sterkofabrikon. En la ĉirkaŭaĵo fekundaj kampoj etendiĝas, kie oni kultivas tritikojn, rizojn, kotonojn kaj similajn, tial agrikultura komerca centro funkcias en la urbo. Kota famas pri tre bonkvalita kalkoŝtono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kota estas bone ligita al la plej multaj gravaj grandurboj per vojoj kaj fervojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝajpuro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kota havas tropikan klimaton kun influo de musono, kie regas varmegaj someroj inter aprilo-oktobro. La temperaturo tiam superas la 40 ° C-ojn. Dum vintro neniam frostas. Jare pluvas 886 mm. Nur inter majo-oktobro pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Palaco en Kota