Kovilovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kovilovo, serbe Ковилово hungare Borcsarét [borĉarEt] estas komunumo en Serbio en municipo Palilula.

Kovilovo troviĝas en la nigra parto de Serbio
Loko de Kovilovo en municipo Palilula

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kovilovo situas en sud-okcidenta parto de Banato. La serba ĉefurbo troviĝas je 15 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo fondiĝis en la 19-a jarcento. Pli frue la loko ne estis loĝata pro la oftaj inundoj. Fine hungaraj laboristoj konstruis digon laŭ la maldekstra bordo de Danubo kaj ili loĝis provizore en la baldaŭa Kovilovo. Ili nomumis la lokon Borcsarét (herbejo de Borĉa), ĉar la plej proksima vilaĝo estis Borcsa. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Pancsova, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (estonta Jugoslavio, fine estonta Serbio), dume inter 1941-1944 la germanoj okupis ĝin. En 1965 municipo Palilula formiĝis. En 2002 vivis tie 961 serboj (93 %), po 7 hungaroj kaj jugoslavianoj, 6 ciganoj kaj aliaj.

Fontano en Kovilovo