Kraft Foods Inc.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kraft Foods Inc.
publika kompanio vd
Dum 1923 - 2012
Antaŭulo General Foods
Sekvanto Kraft Foods
Jura formo publika kompanio
Sidejo Northfield
Lando Usono
Agokampo preparita manĝaĵo
vdr

Kraft Foods Corporation (/ˈkræft/) estis unu el la du plej grandaj manĝaĵ- kaj trinkaĵ- konzernaj firmaoj en Usono, kaj inter la plej grandaj en la mondo [1]. La ĉefsidejo de la firmao situas en Northfield, Ilinojso, antaŭurbo de Ĉikago.

En marto 2015 Berkshire Hathaway kaj brazila privata investfonduso aĉetis Kraft kaj kunfandis ĝin kun Heinz, kiun ili aĉetis du jarojn pli frue. La kunfandita firmao ekde tiam funkciis sub la nomo Kraft-Heinz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao komenciĝis en 1903 kiel fromaĝa podetala komerco en Ĉikago posedata fare de Kennedy James L. Kraft, sed en sia unua jaro lia komerco ne sukcesis kaj li perdis 3,000 dolarojn. La komerco stabiliĝis kaj en 1909 Kraft estis aligita fare de liaj kvar fratoj kaj kune ili fondis la "J.L. Kraft kaj Brothers Company". En 1912, la firmaoĉefsidejo estis malfermita en New York. En 1914, la firmao vendis 31 malsamajn specojn de fromaĝo en Usono.

En 1915 la firmao evoluigis unikan pasteŭrizadprocezon por fromaĝo kiu permesas ĝin esti konservita sen fridigo por longa tempo. Jaron poste, patento estis registrita por la procezo, kaj la firmao komencis vendi fromaĝon al la soldatoj de la usona armeo partoprenanta en la Unua Mondmilito.

En 1924, la nomo de la kompanio estis ŝanĝita al "Kraft Cheese Company", kaj en 1945, kiam la specoj de manĝaĵoj, kiujn la kompanio vendas, komencis diversiĝi, la nomo estis ŝanĝita al sia nuna formo, la "Kraft Food Corporation".

En 1988 Philip Morris aĉetis Kraft por 12.9 miliardoj USD. Jaron poste ĝi kunfandiĝis kun la " General Foods " firmao posedata fare de Philip Morris. En 2000, Philip Morris aĉetis la manĝentreprenon Nabisco, por 14,58 miliardoj USD. En 2007 Philip Morris vendis ĝiajn posedaĵojn en Kraft.

La 1-an de oktobro 2012, la firmao estis disfendita, kaj la manĝetsekcio iĝis aparta firmao nomita "Mondelēz International". La manĝeta firmao, Mondelez Internacia Inc. estas rekonita kiel la malnova Kraft laŭleĝa posteulo de Kraft Foods [2][3], dum la nutraĵvendeja firmao kiu estis nomita Kraft Foods, nuntempe estas parto de Kraft Heinz [4].

Dum 2015, post la fuzio kun Heinz, 7 Kraft-fabrikoj estis fermitaj, proksimume 2,600 laboristoj estis maldungitaj kaj la firmaoĉefsidejo estis fermita. La ceteraj administraddungitoj translokiĝis al nova komuna ĉefsidejo kun la kompanio Heinz.

Markoj [5][redakti | redakti fonton]

  • Milka (ĉokolado)
  • Chips Ahoy!
  • Côte d'Or
  • toblerone
  • Oreo (kuketoj)
  • Jell-o
  • Kool-Aid
  • "Filadelfia" (fromaĝo)
  • Ritz
  • Trident (maĉgumo)
  • Velveeta

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kraft Foods Inc.. Funding Universe (2002). Arkivita el la originalo je August 19, 2010. Alirita March 10, 2008.
  2. News Releases. Arkivita el la originalo je January 14, 2016. Alirita March 25, 2015.
  3. "Mondelez? Puh-LEEZE!", Jess Collen, Forbes, 21/03/2012
  4. Kraft Heinz Company. Alirita August 11, 2016.
  5. Largest Brands. Kraft Foods (April 8, 2011). Arkivita el la originalo je August 1, 2011. Alirita August 4, 2011. Arkivigite je 2011-08-01 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]