Kratie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

KratieKrâchéhKratié, kmere: ក្រចេះ estas provinca kaj distrikta ĉefurbo en la orienta parto de Kamboĝo. Kratie estas ankaŭ nomo de provinco kaj distrikto.

Mapo pri Kamboĝo, kie situas urbo Kratie laŭ Mekongo
Kratie dum sunsubiro

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Domo en Kratie

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kratie situas sur ebenaĵo laŭ la orienta bordo de Mekongo. Pnom-Peno troviĝas 158, Battambang 313, Sisophon 351 kilometrojn.

Bazarejo en Kratie
Stupao en Kratie

Historio[redakti | redakti fonton]

Kratie estiĝis, kiel kapo de navigado en Mekongo. Dum la historio tie funkciis ankaŭ foirejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ŝtonminejoj apud la urbo, kaj la regiono estas ankaŭ fontoj de blankaj kaj flavaj argiloj. Minoritato okupiĝas pri produktadoj de korboj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En 2005 jam alvenis pli ol 5,000 eksterlandaj turistoj al Kratie. La ĉefa altiro por vizitantoj estas la dolĉakvaj delfenoj en la Mekongo. Por la delfenoj protektaj zonoj estis establitaj, la fiŝkaptado estis malpermesita. La urbo inkludas grandajn insulojn kun blankaj sablostrandoj ene de Mekongo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kratie situas en la tropika klimato kun influo de musono. La averaĝa temperaturo estas 27 °C, la temperaturo kulminas en aprilo kun 30 °C. Jare pluvas 1858 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-oktobro pli ofte.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kratie havas signifan havenon, krome estas ankaŭ ŝoseo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Templo en Kratie

La plej granda nombro de ĉirkaŭ 60 delfenoj vivas en lageto nomita Kampi, 15 km norde de Kratie.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj en pagodo en Kratie
Strato en Kratie