Kreso (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kreso
insulo [+]

AkvejojAdriatiko

Koordinatoj44° 58′ N, 14° 24′ O (mapo)44.96027777777814.408055555556Koordinatoj: 44° 58′ N, 14° 24′ O (mapo)
Ĉefa lokoCres
Plej alta punktoGorice
- alteco648 m. i. J.

Longo66 km (41 mi)
Larĝo12 km (7 mi)
Areo405,78 km² (40 578 ha) [+]
Loĝantaro3 079 [+]

Kreso (insulo) (Tero)
Kreso (insulo) (Tero)

Kreso (Primorje-Gorski kotar)
Kreso (Primorje-Gorski kotar)
DEC
Kreso
Kreso
Map
Kreso
Vikimedia Komunejo:  Island of Cres [+]
vdr

Kreso (kroate Cres, itale Cherso, latine Crepsa, greke Χέρσος) estas, kun areo de 405,78 km², la plej granda insulo en Kroatio kaj la Adriatiko. Tamen, ekzistas la preskaŭ egalgranda insulo de Krk [1]. La plej grandaj urboj sur la insulo estas samnoma Kreso kaj Valun. Kreso havas pramligojn kun Brestova en Istrio kaj kun la proksima insulo Krk. Sude de Kreso estas la insulo Losinj, kiu estas ligita al Kreso per ponto super mallarĝa markolo. Ĝia ununura trinkakva fonto estas Lago Vrana [2].

Naturaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

La insulo estas longa kaj mallarĝa kun relative altaj montoj. La klimato estas mediteranea. La praroko estas ĉefe kalkŝtono, pro ĉiuj fendoj en ĉi tio oni malofte trovas akvon sur la surfaco ĉi tie. Grandaj partoj de la insulo estas kovritaj de arbaro (precipe kardiko). Kun ĝiaj sufiĉe grandaj malplenaj areoj senkonstruaĵaj, la insulo havas relative riĉan faŭnon, inkluzive de gravaj birdkolonioj de la eŭropa Ansergrifo.

Historio[redakti | redakti fonton]

malnova prezentado de Osor kaj parto de Kreso

Estas indicoj, ke la insulo Kreso jam estis loĝita en la Ŝtonepoko. La grekoj donis al Kreso kaj Losinj la komunan nomon "Apsirtides", kaj en la 1-a jarcento a.K. ambaŭ insuloj estis konkeritaj de la romianoj. Kun la divido de la Romia Imperio, la insulo Kreso restis sub la kontrolo de la Bizanca Imperio, kaj en la 6-a jarcento alvenis la unuaj slavaj triboj. En la jaroj 1000 ĝis 1358, la insulo estis regata de Venecio, post kio ĝi pasis en la manojn de la kroataj kaj hungaraj regantoj. En 1409, la insulo revenis al la kontrolo de Venecio, kiu tenis ĝi ĝis la fino de la 18-a jarcento. Laŭ la Traktato de Rapallo, la insulo estis aneksita al Italio en 1920 [3]. Ekde 1945 la insulo estis parto de Jugoslavio ĝis ĝia disiĝo en 1991, kaj sekve apartenas al Kroatio [4].

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

En 2001, 3,184 loĝantoj vivis sur la insulo, la granda plimulto de ili en la urbo de Kreso (2,959 loĝantoj). La plej multaj el la loĝantoj estas koncentritaj laŭ la okcidenta marbordo de la insulo. La naturaj kondiĉoj de la insulo kaŭzis la evoluon de turismo, kio estas la ĉefa branĉo de la loka ekonomio, kune kun fiŝkaptado kaj agrikulturo. Pro la longa kaj mallarĝa formo de la insulo, unu vojo etendiĝas laŭlonge de ĝi de la pramhaveno en la nordo al la ponto kiu ligas ĝin kun insulo Losinj, proksime de la urbo Osor [5].

Nuntempe, turismo estas unu el la plej gravaj fontoj de enspezo, sed Kreso ne havas tiom da turistoj kiel la najbaraj insuloj de Krk kaj Losinj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (June 2004) “Coastline lengths and areas of islands in the Croatian part of the Adriatic Sea determined from the topographic maps at the scale of 1 : 25 000”, Geoadria (PDF) 9 (1), p. 5–32. doi:10.15291/geoadria.127. Alirita 2019-12-06.. 
  2. Grofelnik 2017, p. 32.
  3. Rapalski ugovor - Istrapedia.
  4. Strčić, Petar. (2007) “Kratki pregled povijesti Cresa do 1947. godine”, Parat, Mirko: Stotinu godina hrvatske škole u Cresu : 1907.-2007. (kroate). ISBN 978-953-6081-55-4.
  5. Povijest. Arkivita el la originalo je 3 June 2023. Alirita 2023-05-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]