Krestarbapuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestarbapuso
Krestarbapuso, masklo
Krestarbapuso, masklo
Krestarbapuso, ino
Krestarbapuso, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Hemiproknedoj Hemiprocnidae
Genro: Hemiprocne
Specio: H. coronata
Hemiprocne coronata
(Tickell, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Krestarbapuso (Hemiprocne coronata) estas specio de arbapuso. Arbapusoj estas tre aeremaj preskaŭpaserinaj birdoj, tre rilataj, sed distingaj el la apusoj. Ili estas limigitaj al sudorienta Azio kaj Aŭstralazio.

Tiu birdo estas komuna loĝanto kaj reproduktanto el Barato orienten ĝis Tajlando. Ĝi estis iam konsiderata samspecifa kun ties orienta parenco, la Grizpuga arbapuso (Hemiprocne longipennis), sed ili ne interreproduktiĝas kie la teritorioj koincidas.

Pareja en la reserva de vida silvestre de Kawal, en la India.

Tiuj estas birdoj de malfermaj arbaroj. La Krestarbapuso konstruas etan neston kiu estas gluita al atingebla arbobranĉo. L aino demetas unu blugrizan ovon, kiu estas kovata de ambaŭ gepatroj. La nesto estas tiom malgranda ke kovantaj birdoj ripozas rekte sur la bordo de la nesto, kovrante la ovon kun la plumoj de siaj subaj partoj.

La Krestarbapuso estas mezgranda svelta birdo 23cm longa. Tiu specio estas perlogriza supre kaj blanka sube kaj la tre longaj reenkurbaj flugiloj estas iom pli malhelgrizaj supre kaj ripoze kuniĝas kiel tondilo multe pli malantaŭ la vostofino. Tiu arbapuso havas kreston kaj longan, tre forkoforman voston. La maskla plenkreskulo havas oranĝecajn flankojn en la vizaĝo. Junuloj havas malhelgrizajn kapon kaj flugilojn, sed la resto de la milda plumaro estas multe pli striita ol tiu de plenkreskuloj.

La Krestarbapuso manĝas en aero la insektojn kiujn prenas per sia beko. Ĝi aspektas pli kiel Hirundo dumfluge ol apuso, sed ĝi estas nerilata al tiu grupo. Malkiel la veraj apusoj, la arbapusoj facile ripozas sur nudaj arbobranĉoj.

La voĉo de tiu orientalisa specio estas akra kii-kiuuu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]