Kristnaska sonorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La unua eldono de "A Christmas Carol" ("Kristnaska sonorado"} de Charles Dickens kun ilustraĵoj de John Leech, eldonita dum la jaro 1843.

Kristnaska sonorado (anglalingve: A Christmas Carol) estas rakonto pri Kristnasko verkita de la brita romanisto, Charles Dickens, je 1843. La historio temas pri malfeliĉa avara maljunulo kiu tute ŝanĝis kaj devenis feliĉan homon kiu helpis ĉiujn. Ĝi havas grandan influon en la popola kulturo de la 19-a jarcento, la 20-a jarcento kaj la 21-a jarcento.

La originala anglalingva titolo de la verko A Christmas Carol signifas Kristnaska kanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio temas pri Ebenezer Scrooge, riĉa avara maljunulo, Bob Cratchit, malriĉulo kiu laboras en la firmao "Scrooge kaj Marley", kaj sia familio, inkluzive eta malsana filo.

Dum la nokto de la 24-a de decembro, la nokto antaŭ Kristnasko, Scrooge ricevas la viziton de kvar fantomoj. Unue alvenas la fantomo de Jacob Marley, kunfondinto de la firmao, "Scrooge kaj Marley". La fantomo de Marley diras ke la animo de Scrooge estas en danĝero kaj Scrooge ankaŭ devenus fantomon kial Marley kun longa ĉeno se li ne ŝanĝus sian viv-manieron. Poste alvenas tri aliaj fantomoj reprezentantaj la Kristnaskon estintan, nuntempan kaj estontan.

La tri spiritoj instruas lin pri la graveco de la ĝentileco. Scrooge vidas sian infanecon kaj memorigas pri virinon kiu li amis antaŭe. Scrooge perdas ŝin ĉar li amis la monon pli ol ŝin. Poste li vidas la nuntempan mizeran vivon de Bob Cratchit kaj sia familio. Fine li vidas la estontecon. Li lernas ke neniu estos malfeliĉa kiam li mortigos. Li ankaŭ lernas ke la eta filo de Cratchit mortigos. Scrooge komprenas ke li povas helpi la familio de Cratchit kaj ŝangi la estontecon.

Je la fino de la historio, Scrooge devenas tutan alian homon. Li estas malavara, ĉiam feliĉa kaj helpas ĉiujn. Li devenas la duan patron de la eta filo de Bob Cratchit ("kiu ne mortigos" laŭ la vortoj de Dickens) kaj li amas Kristnaskon.

Influo[redakti | redakti fonton]

La libro estis granda sukceso en la jaro de sia apero. Ĝis hodiaŭ, oni neniam ĉesis eldoni ĝin.

"A Christmas Carol" estis multfoje adoptata por radiofonio, televido kaj filmo inkluzive versioj en formo de animacio. La unua filmo-versio aperis en 1901 kaj la lasta en 2009. Oni ankaŭ adaptis ĝin kiel teatraĵo, opero, muzikalo kaj historio en bildliteraturo.

La verko de Dickens laŭŝajne havas influon en la bildlibro por infanoj, "How the Grinch Stole Christmas!" ("Kiel la Grinĉo ŝtelis Kristnaskon") de Theodor Seuss Geisel.

La vorto "scrooge" eniris en la angla lingvo kun signifo de avarulo aŭ homo kiu malamas Kristnaskon.

Traduko[redakti | redakti fonton]

Martyn Westcott tradukis koncizan version de la novelo al Esperanto, sub la titolo Kristnaska sonorado (London: Review of Reviews Office, 1905, 83 paĝoj). En 2000 aperis lingve redaktita eldono sub la titolo Kristnaska kanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]