Krystyna Skarbek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krystyna Skarbek
Persona informo
Naskonomo Maria Krystyna Janina Skarbek
Aliaj nomoj Krystyna Gettlich • Krystyna Giżycka • Christine Granville
Naskiĝo 1-an de majo 1908 (1908-05-01)
en Rusia Imperio
Morto 15-an de junio 1952 (1952-06-15) (44-jaraĝa)
en Kensington
Mortokialo pikado
Tombo St Mary's Catholic Cemetery, Kensal Green
Lingvoj anglapolafranca
Ŝtataneco PollandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Edz(in)o Jerzy Giżycki
Amkunulo Andrzej Kowerski
Okupo
Okupo spiono • SOE agent • servistino • komizotelefonisto • crew member
vdr

Krystyna SKARBEK (1-a de majo 1908 - 15-a de junio 1952) estis pola-brita spiono dum la dua mondmilito. Ŝi estas ekzemplo por virina ĉefrolulino de la filmo James Bond, Casino Royale.

Ŝi estis parenco - tra la patrino- al la influa pola-juda Goldfeder-familio kaj al la plej malnova aristokrata familio de Pollando (tra la patro). Lia patro nomis lin Vesperale.

Komence de la 1930-aj jaroj, mortis ŝia patro kaj la familio perdis la posedaĵon, ŝi devis eklabori. Li edziniĝis en la aĝo de 23 jaroj jam la duafoje. Ŝia dua edzo estis Jerzy Gizycki.

La geedza paro estis en Etiopio, kiam komenciĝis la dua mondmilito. Ili tuj veturis al Londono kaj ofertis iliajn servojn kontraŭ la nazioj. La brita sekreta servo SIS dungis nur la edzinon kaj ŝi veturis al Budapeŝto por kontakti la polajn kontraŭstarantojn. Ŝi kaj la pola milististara ataŝeo skiis en februaro de 1940 tra la Karpatoj, Tatro (30 gradoj en minuso) al la okupita Pollando, kie ili restis 5 semajnojn kaj kontaktis la lokajn partizanojn. Ŝi tiujare ankoraŭ dufoje vizitis Pollandon kaj kolektis informojn.

Ŝi ankaŭ sciigis pri antaŭpreparo de la germana atako kontraŭ la Sovetunio. Ŝi iĝis amatino de leŭtenanto Andrzej Kowerski, kiu havis nur unu piedon, alian li perdis en ĉasakcidento. La paron arestis la hungara kontraŭspiona asocio kiel geedzan paron en februaro de 1941 je postulo de la germanoj. Ĉar ŝi prezentis turberkuloz-similajn simptomojn, oni ordonis kontrolon. Ĉar evidentiĝis por la hungaroj, ke la Skorbek-familio estas malproksime parenca al la hungara guberniestro Miklós Horthy, ili liberlasis ilin. Ili tuj veturis al la brita ambasadoro, kiu tuj donis al ili falsajn pasportojn por tiel ebligi forlason de la lando. Ili veturis tra Beogrado al Kairo, kie ili ripozis.

Kristyne iĝis reaktivigita en 1944, ŝi agadis en suda Francio. Okazis en aŭgusto de 1944, ke la germanoj kaptis gvidantojn de SOE kaj ties du kunlaborantojn. Ŝi prezentis sin kiel nevino de generalo Bernard Montgomery kaj minacis Gestapo-oficiron. La germanoj ellasis la kaptintojn kontraŭ elaĉeta mono.

Ŝi alprenis dum la milito la nomon Christine Granville (falsa nomo en la pasporto de la brita ambasadejo), poste retenis tion.

Ŝi laboris post la milito kiel telefonistino, magazena vendistino, servistino sur pasaĝera ŝipo.

Ŝin murdis senespere amanta kunlabora servisto.