Kuba Revolucia Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
José Martí

La Kuba Revolucia Partio en la hispana Partido Revolucionario Cubano (PRC) estis politika organizaĵo fondata de la Kuba Nacia Heroo José Martí la 10-a de aprilo 1892.

Koncipiĝo kaj Kreado[redakti | redakti fonton]

La 3-a de januaro 1892, en la Klubo Sankta Karlo de Cayo Hueso (Key West), José Martí diskonigis al José Francisco Lamadrid, José Dolores Poyo kaj al la Koronelo Fernando Figueredo Socarrás, sian ideon fondi la Kuban Revolucian Partion, konata ankaŭ kiel la Kub-Portorika Revolucia Partio. En kunveno prezidita de José Martí en Novjorko, estas diskutataj kaj aprobataj la Bazoj kaj Statuto de la Kuba Revolucia Partio, la 5-a de januaro samjare. La 10-a de aprilo estis proklamita la partio.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La enkonduko de la protokolo esprimis ke:

"La Kuba Revolucia Partio ne intencis eternigi la Kuban Respublikon, kiun ĝi aspiris fondi, la aŭtoritateca spririto kaj la burokrata konsisto de la Kolonio, sed fondi novan popolon, kapabla venki la ordon de la reala laboro kaj la ekvilibron de la sociaj fortoj, la danĝeroj de tuja libereco en societo konsistanta el la sklaveco".
Flago de Puerto-Riko - kreata en 1895 de la Sekcio de la Kuba Revolucia Partio

La protokolo ankaŭ klarigis la celojn de la Partio:

  1. Atingi per la arigita penado de ĉiuj bonvolaj homoj la absolutan sendependiĝon de Kubo kaj instigi kaj helpi la sendependiĝon de Portoriko.
  2. Ĝi ne celis instigi la militon, eĉ ne lanĉi la landon al la kaoso, sed ordigi la mallongan kaj bonvolan militon por sekurigi la pacon kaj feliĉon por ĉiuj loĝantoj de Kubo.
  3. Bonajn kaj amikemajn rilatojn kun ĉiuj landoj.
  4. Kolekti sufiĉe da mono por la organizado de la milito.

La "sekretaj statutoj" establis simplan organizadon, kio eblis fondi ĉiujn necesajn klubojn kun memstarecon unu de la aliaj, kies ĉefa laboro konsistis el la monkolektado, kio postulis volontulan elspezadon de ĝiaj membroj el malgranda procento de iliaj salajroj. La prezidantoj de ĉiuj loĝlokoj konstituis la Konsilantaron kaj la balotado estis okazigita ĉiujare, kovrante la postenojn de la kluboj, nomumante la delegiton, sekretarion kaj kasiston, kiu estis la pleja reprezentado de la Partio. La delegito estis plenpova, kvankam Martí regule vizitis la klubojn kaj informis pri la laboro de la diversaj kluboj.

La ĉefa komunikilo de la Partio estis la periodaĵo Patria, fondita de Martí por la celo diskonigi siajn ideojn pri Kubo kaj la milito, kaj ankaŭ por diskonigi la aktivecojn de la kuba ekzilado.

La Partio efike funkciis kaj la sekreto estis absoluta, ĉar la partio uzis ŝlosilvortojn por la korespondado, kio permesas kompreni la eksterordinaran laboron kiu finiĝis en la sendependeco de la Kubo, al kiu sindediĉis Martí ĝis sia forpaso en Dos Ríos, la 19-a de majo 1895.

En la komenco de la usona okupado en Kubo, unu el la taskoj de la usona registaro estis la disiĝo de la Kuba Revolucia Partio kaj de la Liberiga Armeo, por sekurigi la negvidantecon de la popolo okaze de ribeloj. Dum tiu epoko la delegito de la Partio estis Tomás Estrada Palma, posta prezidanto kaj marioneto de la usona registaro en Kubo.