Kubo Sadaĵiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kubo Sadaĵiro
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1909 (1909-05-12)
en Gubernio Toĉigi
Morto 31-an de oktobro 1996 (1996-10-31) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto • universitata kanceliero
vdr

KUBO Sadaĵiro (-roo) aŭ KUBO Sadazirô (antaŭe: Okonogi) (naskiĝis la 12-an de majo 1909 en Asikaga, Totigi-ken; mortis la 31-an de oktobro 1996 en Moka, Japanio) estis japana esperantisto, granda mecenato.

Li estis esperantisto de 1927, li estis jam en 1943 estrarano de Japana Esperanto-Instituto, poste dum multaj jaroj ĝia diverspostena oficialulo, kaj fine ĝia prezidanto.

Enciklopedio de Esperanto (1933) pri li skribis: KUBO Sadaĵiro (-roo) (antaŭe: Okonogi), japano, studento de pedagogio en Imperia Univ. de Tôkyô. E-isto de 1928. Agema konsilanto de JEI; UEA-del.