Kumasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kumasi (konata ankaŭ kiel "ĝardenurbo") estas universitata urbo kaj romkatolika episkopejo en Ganao.

Mapo pri Ganao, kie Kumasi estas trovebla
Panoramo en Kumasi

Bazaj informoj

Situo

Kumasi troviĝas en zono de tropika ĝangalo. Akrao troviĝas je 250, Ekvatoro je 480, la maro je 160 km-oj.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. En 1695 Kumasi iĝis ĉefurbo, kiun la britoj okupis en 1874. Baldaŭe ĝi ĉesis esti ĉefurbo, tamen ankaŭ nun ĝi estas simbola sidejo aŭ reĝa urbo.

Bazaro de Kumasi

Trafiko

Kumasi havas flughavenon kaj fervojan kontakton. En la urbo malgrandaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

Kumasi havas tropikan savanan klimaton kun stabila temperaturo. Jare pluvas po 1400 mm. La longa pluvsezono daŭras de marto ĝis julio, la pli mallonga pluvsezono de septembro ĝis novembro. La temperaturo estas ĉirkaŭ 29 °C.

Vidindaĵoj

Stacidomo de Kumasi
Vido en Kumasi

Famuloj

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ