Kurdio
Kurdio | |||
kurde: Kurdewarî | |||
teritorio | |||
Kanjono en nordorienta Kurdio
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kurdistan | |||
Landoj | 5
| ||
---|---|---|---|
Regiono | Proksima Oriento | ||
Historia regiono | Mezopotamio | ||
Montoj | Ararat, Juda monto | ||
Parto(j) | Iraka Kurdio, Irana Kurdio, Turka Kurdio | ||
Riveroj | 7
| ||
Areo | 409 650 km² (40 965 000 ha) | ||
- Turkio | 194 400 km² (19 440 000 ha) | ||
- Irano | 124 950 km² (12 495 000 ha) | ||
- Irako | 72 000 km² (7 200 000 ha) | ||
- Sirio | 18 300 km² (1 830 000 ha) | ||
Loĝantaro | 25 ĝis 30 milionoj | ||
Orogenenezo montariĝo |
Zagros-Montaro, Hamrin-Montaro, Ŝinghar | ||
Horzono | UTC (UTC+2 (Turkio), +3 (Sirio kaj Irako), +3.30 (Irano)) | ||
Lingvo | Kurda lingvo | ||
Teritorio loĝata de Kurdoj en 1992
| |||
Kurdio en Irano
| |||
Vikimedia Komunejo: Kurdistan | |||
Kurda proverbo Per nenio vi povas helpi tiun, kiu kulpas mem pro ĉio. |
Kurdio aŭ Kurdujo (eventuale, ankaŭ Kurdistano) estas ne precize difinebla areo, teritorio en okcidenta Azio, kiu estas traktata kiel historia setleja areo de la kurdoj aŭ kie la kurdoj formas plimulton inter la loĝantaro. La ŝtatoj, sur kies teritorio etendiĝas partoj de Kurdio, evitas la esprimon Kurdio aŭ eĉ simple malpermesas uzon de tio. La entuta kurda setleja areo varias de proksimume 190,000 km2 tra 490.000 ĝis 530.000 km² kaj kovras grandajn partojn de Turkio, Irako, Irano, Sirio kaj Armenio. Ĉi tiu areo havas multajn subterajn fontojn kaj minejojn.
La loĝantaro de Kurdio estas inter 35 milionoj kaj 40 milionoj da homoj. Kurdoj parolas la kurdan lingvon, kiu apartenas al “Hindo-Eŭropa” lingvaro. Multaj kurdoj celas fari Kurdion sendependa ŝtato en kiu la plimulto el la loĝantoj estos kurdoj, kaj kie plej multaj kurdoj loĝos.
Situo
La plej grandaj urboj de Kurdio estas:
Turkio
- Diyarbakir (aŭ Améd),
- Van,
- Bitlis,
- Hakari,
- Butan,
- Dersim,
- Urfa,
- Harput,
- Sirt,
- Bingol,
- Elazig,
- Mersin,
- Mardin,
- Malatya,
- Şırnak,
- Muş,
- Ağrı,
- Kars.
Irako
Irano
- Mehabad,
- Sanandaj,
- Bukan,
- Saqez,
- Meriwan,
- Serdeşt,
- Bane,
- Pawa,
- Kamyaran,
- Piranşehr,
- Oşnoviye,
- Selmas,
- Diwandere,
- cwanro,
- Rwanser,
- Dehgolan,
- Kermanshaho.
Sirio
Popolo
La kurdoj estas popolo de Hindeŭropa deveno. Ili parolas Hindeŭropan lingvon nomata kurda, kaj konsisti el la plejparto de la loĝantaro de la regiono - tamen, inkluzivita en ĝi estas araba, armena, iraka, azera, juda, oseta, irana kaj turka komunumoj. Plimulto de la kurdoj estas islamano, sed anoj de aliaj religioj estas prezent ankaŭ - inter ili jezidoj, alevoj, kristanoj, kaj judoj.