Kutima aristolokio
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Aristolochia clematitis
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Kutima aristolokio Aristolochia clematitis | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La kutima aristolokio (Aristolochia clematitis) estas herbeca staŭdo kiu apartenas al la aristolokiacoj (Aristolochiaceae). La planto havas iometan frutecan odoron. De origine ĝi troviĝas nur en la regiono de Mediteraneo, sed de tie ĝi disvastiĝis al Meza kaj Okcidenta Eŭropo.
La planto fariĝas 20-90 cm alta kaj formas subterajn stolonojn. La senharaj folioj estas rondformaj kun korforma piedo kaj elrandita pinto. En la foliakseloj de la supraj folioj estas po du ĝis ok floroj.
En la fitoterapio la planto interalie estas uzata kiel kuracilo por vundoj kaj kontraŭ ekzemo. Antaŭe la planto estis kultivata en Eŭropo kaj uzata por plirapidigi akuŝon aŭ stimuli aborton.
La kutima aristolokio floras en majo kaj junio per helflavaj floroj.