Kvadrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvadrigo sur fresko en tombo de Paestum.
Kvadrigo ĉe la Brandenburga Pordego en Berlino
Kvadrigo ĉe Wellington Arko en Londono
Kvadrigo ĉe la Karusela Venka Pordego en Parizo

Kvadrigo (Latine: quadriga; quadri - kvar, kaj jungere - konduki) estas laŭ antikva modelo durada batal-ĉaro tirata de kvar tirbestoj, plej ofte ĉevaloj, kiuj kuras unu apud la alia.

Kvadrigo jam estas trovebla en la babilona mito kiel milit-ĉaro de Marduk (ĉ. 600 a.K.). Precipe en antikva Romio kvadrigoj estis uzataj dum perĉaraj vetkuroj kaj triumfaj procezioj kaj ofte bildigitaj sur freskoj, moneroj, statuoj k.s.

Origino[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj modernaj kvadrigaj skulptaĵoj baziĝas sur la ĉevaloj de Sankta Marko - ununura statuo postlasita de la pratempo. Ĉi tiu statuo, originale staranta en la Konstantinopola Hipodromo, ŝajne sur triumfa arko, estis prirabita de veneciaj krucmilitistoj dum la Kvara krucmilito en 1204 kaj transdonita al la balkono de la Baziliko Sankta Marko en Venecio. En 1797 la statuo estis prirabita de Napoleono kaj transdonita al Parizo, sed estis redonita al Venecio kun la malvenko de Napoleono en 1815. En la 1980-aj jaroj la statuo sur la balkono de la baziliko estis anstataŭigita per kopio pro damaĝo de aerpoluado, kaj la originalo estis transdonita al muzeo.

Modernaj versioj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale konata estas la statua grupo de la kvadrigo sur la Brandenburga Pordego en Berlino de Johann Gottfried Schadow. Ankaŭ la operejo de Semper en Dresdeno estas ornamita per kvadrigo farita de Johannes Schilling, kiu tamen estas tirata de panteroj.

La kvadrigo sur la kastelo de Brunsviko, kreita de Georg Howaldt, estis starigita en 1863, sed jam detruita en 1865 per incendio kaj denove post la dua mondmilito. De post la 23-a de oktobro 2008 la kvadrigo denove staras sur la centra parto de la kastelo. Kiel la antaŭaj la kvadrigo de Brunsviko denove estas la plej granda en Germanio kaj Eŭropo.

Aliaj konataj kvadrigoj staras sur la Wellington Arch en Londono, la Arc de Triomphe du Carrousel en Parizo, la Soldiers' and Sailors' Memorial Arch sur la Grand Army Plaza en Novjorko kaj la Munkena Venka Pordego (tirataj de leonoj).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrike Krenzlin, Johann Gottfried Schadow: Die Quadriga: Vom preußischen Symbol zum Denkmal der Nation, Frankfurt am Main 1991.