Kvara koncilio de Melfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kvara koncilio de Melfi estas koncilio de la Katolika Eklezio, kunvokita kaj prezidita de papo Paskalo la 2-a en Aŭgusto de 1101.

Skize pri la kvara koncilio de Melfi[redakti | redakti fonton]

Koncilio Papo prezidanta la asembleon Eklezianoj partoprenantaj Nobeluloj partoprenantaj Dato de efektiviĝo Precipaj dekredoj Notoj
Kvara koncilio de Melfi Paskalo la 2-a Episkopoj, kardinaloj, abatoj de suda itala Duoninsulo. partoprenas ĉiuj Grafoj Normanaj Aŭgusto [[1101[[ (dato necerta) Interdikto kontraŭ la urbo Benevento (SudItalio). Fermo de la konflikto inter Montokasino kaj monaĥinejo de Sankta Maria en Cingla La papo donas al la episkopo de Melfi la privilegion dependi rekte de Romo

Organizaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La koncilio tagordas kaj pritraktas la religiajn malkongruaĵojn en la teritorio kaj la reordigon de la rilatoj inter la papado kaj la Ĉefoj de Normandoj

La konciliaj kunsidoj okazas en la Kastelo de Melfi, kie kuniĝas la episkopoj kaj elstaruloj de la suditaliaj regionaj.[1]

Vido de la kastello kie kuniĝis la koncilianoj de la kvara koncilio de Melfi.

Pri la datoj, historiistoj diskutas ĉar necertas la aŭgusta tago de la komenco

Religiaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La papo lanĉas la interdikton kontraŭ la urbo Benevento, kies altranguloj partianiĝis kontraŭ la Eklezio.

La papo igas la episkopon de Melfi rekta dependendanto de la Roma Kurio kaj dekretas ke la estontaj episkopoj estos konsekritaj rekte de la papo mem. Antaŭe la diocezo de Melfi dependis de la Ĉefepiskopo de Canosa kaj Bari.

Paskalo la 2-a per buleo refuzas la senpedendiĝon el abato de Montokasino de la monaĥinejo de "Cingla" tiam estrata de abatino Gemma, filino de Petro grafo de Caiazzo, kaj ĝin remetas sub la jurisdikcio de Montokasino. [2]

Politikaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

En la Koncilio partoprenas ankaŭ la tuta Grafaro normana, kiu jam diversmaniere apogis la papiĝon de Paskalo la 2-a eĉ senvalidigante la provon de la roma nobelaro elekti kontraŭpapo la kardinalon de Sankta Rufina.

La papo sintenas fleksebla en la provo kvitigi la konflikton kiu kontraŭstarigas la Apostolan Seĝon al la Bizanca Imperio, kaj sin montras akordiĝanta en la maniero alfronti la rilatojn inter la papo kaj la konciliaj patroj.

Aliaj koncilioj okazinta en Melfi[redakti | redakti fonton]

La kvara koncilio de Melfi sekvis aliajn tri analogajn konciliojn kunvokitajn en la sama ĉefurbo de la dukato de Apulio. Kvin malsamaj papoj organizis tien samnombrajn konciliojn en la periodo de 78 jaroj. Jen preciza

Kronologio de la Papaj Koncilioj en Melfi[redakti | redakti fonton]

Koncilio Papo Dato Dekretoj
Unua koncilio de Melfi Nikolao la 2-a 3-a de aŭgusto - 25-a de aŭgusto 1059 Antaŭata de Traktato de Melfi kaj kokludiĝas per la Konkordato de Melfi.
Dua Koncilio de Melfi Aleksandro la 2-a 1-a de aŭgusto - septembro 1067 Ekskomuniko kontraŭ Roberto la Giskarda.
Tria koncilio de Melfi Urbano la 2-a 10-a de septembro - 17-a de septembro 1089 Estas proponita la Unua krucmilito.
Kvara koncilio de Melfi Paskalo la 2-a Aŭgusto 1101 Ekskomuniko por la urbo Benevento. (dato ne certa)
Kvina koncilio de Melfi Inocento la 2-a 4-a de julio - 18-a de julio 1137 Ekskomuniko kontraŭ la kontraŭpapo Anakleto la 2-a kaj mallegitimo de Ruĝero la 2-a Altavilla kaj ligitimo de Rainulfo la 3-a Drengot.

Noto[redakti | redakti fonton]

Alia koncilion oni okazigis en Melfi, tiu de 1130; sed ĝi ne estas agnoskita de la Eklezio ĉar kunvokita kaj pezita kaj promulgita de kontraŭpapo Anakleto la 2-a

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • John Julius Norwich, I Normanni nel Sud 1016-1130, Mursia, Milano 1971 (ed. or. The Normans in the South 1016-1130, Longmans, Londra, 1967).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la katedralo de Melfi hodiaŭ videblas portreto pri la papo, realigita en la jaroj 1748 / 1765, memoriga pri la evento.
  2. Pri tiu afero kverelos, tamen, estonte Rainulfo el Alife kaj papo Kalisto la 2-a pro la sama kaŭzo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]